Bjørn Ottesen
Aspekto
| Bjørn Ottesen | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | ne konatas (fine de la 19-a jc.) |
| Morto | ne konatas (sed post 1967) |
| Lingvoj | Esperanto • norvega |
| Loĝloko | Oslo |
| Ŝtataneco | Norvegio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Bjørn Ottesen estis norvega esperantisto, kiu vivis en la urbo Oslo. Li aktivis en la nacia kaj internacia Esperanto-movado interalie dum la malfacilaj jaroj de la dua mondmilito, kiam la armeo de nazia Germanio okupis Norvegion, kiu aparte kontraŭis (inter alie) ĉiujn Esperanto-aktivaĵojn. Ekde 1967 li estis honora membro de Norvega Esperantista Ligo.

