Bjo Trimble

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bjo Trimble
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1933 (1933-08-15) (90-jaraĝa)
en Holdenville
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o John Trimble vd
Profesio
Okupo fervora subtenantoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Betty JoAnne Trimble, naskita Conway (1933), konata per plumnomo Bjo Trimble, estas usona sciencfikcia verkistino kaj artistino.

La enkonduko de Trimble al scienca fikcio estis la 10-a Monda Scienca Fikcio-Konvencio TASFiC, en 1952 Worldcon. Ŝi estis ano de United States Naval Reserve (Women's Reserve) [Usona Marista Rezervejo (Virina)] ĉe Naval Station Great Lakes [Ŝipejo de Grandaj Lagoj] kiam ŝi hazarde vidi anoncon en la revuo Astounding Science Fiction pri la venonta konvencio tiun semajnfinon. Ŝi renkontis multajn aliajn sciencafikciajn entuziasmulojn, inkluzive Robert Bloch, Willy Ley, August Derleth kaj Harlan Ellison. Kiam oni malkovris ke ŝi estis artisto kaj karikaturisto, ŝi estis varbita por kontribui ilustradojn por sciencafikciaj fanzinoj. Trimble renkontis la estontan edzon John Griffin Trimble, kiu estis en la Aerarmeo.[1]

Trimble helpis revivigi asocion Los Angeles Science Fiction Society fine de la 1950-aj jaroj. En 1958 ŝi organizis la kunvenon "Worldcon Futuristic Fashion Show" ĉe la 16-an Mondan SciencoFikcian Konvencion, nomata Solacon. Ŝi organizis denove en 1966 la 24-an Mondan SciencaoFikcian Konvencion (24-a Worldcon, nomata Tricon), prezentante ekvidon de tri fruaj kostumoj de Star Trek. Trimble komencis kaj direktis prezentaĵon "Project Art Show", la unuan modernan koncerton ĉe konvencioj en 1960. La sukceso de Project Art Show kondukis al aliaj artaj spektakloj fariĝante profita parto de plej multaj konvencioj, grandaj kaj malgrandaj.

Gesinjoroj Trimble estis parto de la sukcesa kampanjo "Save Star Trek", ĝenerale akreditita per permesado de la tria sezono de la televidserio anstataŭ esti nuligita. Trimble kontribuis al la unua enciklopedika kolekto de datumoj por Star Trek, la Star Trek Concordance, kiu enhavas referencojn pri ĉiu karaktero, evento kaj aparato en ĉiu epizodo de la originala ' Star Trek: La Originala Serio kaj Star Trek: The Animated Series kaj, en postaj eldonoj de la libro pri la kinoserio de 'Star Trek'.[2]

Ŝiaj aliaj filmaj kreditoj inkluzivas ŝminkon por Flesh Gordon kaj rolo kiel Ma Cant, satira versio de Martha Kent en mallonga filmo nomita Superbman: The Other Movie.

Penadoj gajnis al gesinjoroj Trimble senkreditajn rolojn kiel kosmoŝipanoj en Star Star: The Motion Picture, kune kun kontingento de aliaj fanoj, kiuj rajtas servi kiel ekstruloj en plena kostumo..[3]

Gesinjoroj Trimble ankaŭ helpis kun la kampanjo por ke la unua de la spaca pramo de NASA nomis Space Shuttle Enterprise [4][5]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bjo Trimble: The Woman Who Saved Star Trek - Part 1 (August 31, 2011). Arkivita el la originalo je September 13, 2011. Alirita February 21, 2017.
  2. Trimble, Bjo. [1976] (1995) The Star Trek Concordance. Secaucus, NJ: Carol Publishing Group. ISBN 9780806516103. OCLC 31707514.
  3. “Star Trek: The Motion Picture”, A Guide to Apocalyptic Cinema.
  4. Enterprise: The First Space Shuttle (July 5, 2011). Arkivita el la originalo je March 17, 2015. Alirita February 21, 2017.
  5. Bjo Trimble: The Woman Who Saved Star Trek - Part 2 (September 1, 2011). Arkivita el la originalo je October 8, 2011. Alirita February 21, 2017.