En la supra parto antaŭ blua fono videblas tri heraldike orkoloraj lilifloroj specife tipaj por Francio ("Fleur-de-Lys"). Super ili videblas la jara nombro 1643, la jaro en kiu Franca Gujano iĝis parto de Francio.
En la meza parto antaŭ ruĝa fono videblas boato plena je oro - simbolo por la landa riĉeco.
La suba parto proksime estas interligita kun la meza, ĉar ĝi reprezentas verdakvan riveron sur kiu naĝas la boato. En la rivero videblas tri floroj de nimfeoj.