Blazono de Gujano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Gujano
Oficiala versio de la blazono de Gujano
Oficiala versio de la blazono de Gujano
Uzata ekde: la 25-an de februaro 1966
vdr

La blazono de Gujano enkondukiĝis la 25-an de februaro 1966 per akceptiĝo fare de la parlamento de Gujano, post kiam la brita reĝino Elizabeto la 2-a la 21-an de januaro de la sama jaro formale donis ĝin al la nova ŝtato.

Centra parto estas la blazonŝildo kiu per tri bluaj ondoj, simboloj de la tri plej gravaj riveroj de la lando, dividiĝas al supra kaj suba partoj: supre videblas tipa speco de nimfeo nome Victoria amazonica, simbolo de la flaŭro de la lando, kaj sube fazano, simbolo de la landa flaŭro.

La blazonŝildo teniĝas fare de du jaguaroj, dekstre kaj maldekstre. La kasko super la blazonŝildo simboligu la proksiman rilaton de la Gujana ŝtato al Britio, kaj la plumaro sur ĝi la indiĝenan indianan loĝantaron de la lando.

Sub la ŝildo videblas la nacia devizo de la lando: angle "One People, One Nation, One Destiny", do "unu popolo, unu nacio, unu destino".