Saltu al enhavo

Bluesky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bluesky
Bluesky
Bluesky
Bluesky
Bluesky
interkona retejo • interreta komunumo • user-generated content platform • distributed social network • projekto
Retadreso https://bsky.app/
Kategorio Interkona retejo
Posedanto Bluesky Public Benefic LLC
Fondiĝo 2021
vdr

Bluesky (laŭvorte: Blua ĉielo) estas malcentralizita socia retejo por mikroblogado, kun limo de po 300 skribsignoj en afiŝo. La platformo estis kreita de usona kompanio kun limigita respondeco Bluesky Public Benefit, kies ĉefdirektoro estas Jay Graber. Unu el la trajtoj de la servo estas la uzo de domajnaj nomoj kiel identigiloj. Post la registriĝo (la unua ensaluto), uzantoj ricevas komunan subdomajnan identigilon (kiel @ekzemplo.bsky.social). La retejo estis dezajnita por facile kontroli la legitimecon kaj identecon de la uzanto, simila al kontrolado de la retpaĝa URL por eviti retrompadon aŭ similajn atakojn. Ĝi malfermiĝis al la publiko en januaro 2024, antaŭe ĝi estis aliĝebla nur per invito.[1]

Jack Dorsey, ĉefdirektoro de Twitter, unue anoncis la Bluesky-iniciaton en 2019. La ĉefa teknologi-oficisto de la kompanio, Parag Agrawal, invitis la komencajn membrojn de la laborteamo komence de 2020. La grupo vastiĝis por inkluzivi reprezentantojn de la du malcentralizitaj retejoj Mastodon kaj ActivityPub.[2] En aŭgusto 2021, Jay Graber estis dungita kiel estro de la projekto Bluesky.[3]

La stabo de Twitter aprobis la buĝeton kaj la celojn de la projekto. Kelkaj el la celoj inkluzivas permesi la adaptadon de la administra sistemo kaj malhelpi algoritmojn plifortigi aŭ plifurorigi polemikojn. La laborteamo ne havis klaran vidpunkton aŭ opinion pri ĉi tiuj celoj, do Twitter decidis prezenti individuajn proponojn, kiuj iras de plifortigo de ekzistantaj normoj ĝis aprobo de defaŭlta kunfunkcipovo. Komence de 2021, Bluesky estis en esplora fazo, kun inter 40 kaj 50 homoj de la malcentralizita teknologia komunumo aktivaj en taksado de elektoj kaj kolektado de proponoj por la protokolo.[4]

La 26-an de aprilo 2022, Bluesky deklaris ke la projekto ne estus trafita de la Twitter-aĉeto fare de Elon Musk, deklarante ke Bluesky funkciis sendepende kiel kompanio kun limigita respondeco ekde tiun februaron.[5] En oktobro 2022, Bluesky sciigis sekvan itineron kaj kelkajn kromajn teĥnikajn detalojn pri la protokolo, kiu funkciigos la aplikaĵon. Bluesky ankaŭ komencis akcepti aliĝojn por testi venontan version de la programo.[6]

En novembro 2023, Bluesky atingis du milionojn da uzantoj. En novembro 2024, ĝi eksperimentis rapidan kreskegon (nuntempe pli ol 15 milionoj da uzantoj), plejparte fare de usonanoj post la balotadvenko de Donald Trump, pro la disvastiĝanta kredo, ke Twitter (nun X) ne plu estis «loko por honestaj debatoj kaj diskutadoj».[7][8]

Markemblemoj

[redakti | redakti fonton]

La unua oficiala markemblemo de Bluesky estis simpla bildo de helblua ĉielo. Ĝi daŭris de februaro ĝis decembro 2023, kiam Bluesky diskonigis sian novan markemblemon, kiu ankaŭ estis uzita kiel la emblemo por la oficiala programaro kaj retejo. Temas pri blua papilio, inspirita de la papilia emoĝio. La publikigo de ĉi tiu nova emblemo koincidis kun la disponigo de publika vido por la retejaj afiŝetoj, permesante al senkontuloj legi la afiŝojn.[9]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]