Bodo Hombach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bodo Hombach en 2012

Bodo Hombach estas germana politikisto. Li naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1952(nun 1952-08-19) en Mülheim an der Ruhr, do nun estas 67-jara. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, li ĝis la 7-a de julio 1999 estis ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo (poste lia posteno en tiu registaro restis vaka). Bodo Hombach reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia.