Bohdan Kaminský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bohdan Kaminský
Persona informo
Naskonomo Karel Bušek
Aliaj nomoj Albatros • Cyrfiol • Venoušek Dolejšů • Jan Linhart • Jan Vokáč • Jaromír Weyr
Naskiĝo 24-an de februaro 1859 (1859-02-24)
en Husa
Morto 13-an de julio 1929 (1929-07-13) (70-jaraĝa)
en Poděbrady
Tombo tombejo de Vinohrady
Lingvoj ĉeĥafrancagermana
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Familio
Patro Petr Bušek
Frat(in)o Konstantin Bušek
Okupo
Okupo tradukistoverkisto • poeto • ĵurnalisto
vdr

Bohdan KAMINSKÝ, propranome Karel Bušek (naskiĝis la 24-an de februaro 1859 en Husa - mortis la 13-an de julio 1929 en Poděbrady) estis ĉeĥa verkisto kaj poeto.

Li studis skulpt-arton, sed poste dediĉis sin al ĵurnalistiko kaj literaturo. Lia poezio estas sentimentala kaj retorika, lia liriko estis influita de personaj tragedioj (morto de la gepatroj kaj de la gefratoj). Liaj noveloj priskribis vivon de Pragaj malriĉaj boemoj. Malpli gravaj estas liaj bonhumoraj-satiraj felietonoj.