Boldizsár Adorján
Boldizsár Adorján | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de majo 1820 en Gortva | |
Morto | 13-an de julio 1867 (47-jaraĝa) | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • advokato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Boldizsár Adorján [boldiĵAr adorjAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Adorján Boldizsár estis hungara juristo, poeto, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis otrokócsi [otrokOĉi], lia pseŭdonimo estis Ivánfy Malvina, lia edzino estis Emília Lemouton.
Boldizsár Adorján[1] naskiĝis la 2-an de februaro 1820 en Kisfalud (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Gortva en Slovakio), li mortis la 13-an de julio 1867 en la sama vilaĝo.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Boldizsár Adorján akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1840. Post la diplomo li estis advokato, foje li havis postenon en juĝejo de Pest (urbo). Li ankaŭ verkis poemojn en revuoj (Athenaeum (revuo), Életképek, Pesti-Divatlap). Li apartenis al amika rondo de Sándor Petőfi kaj Mihály Vörösmarty. Depost fiasko de la hungara revolucio de 1848 li havis juran postenon en juĝejo de Rimaszombat. Li edziĝis en 1846, lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1852-1854.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Az elfelejtett nő (novelo, 1844)
- Visegrád (poemo, 1845)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- poemo de Sándor Petőfi: „Adorján Boldizsárhoz”