Saltu al enhavo

Bomarzo (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bomarzo
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Manuel Mujica Lainez
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1962
vdr

Bomarzo estas romano de Manuel Mujica Lainez publikigita en 1962. Per Bomarzo la verkisto komencis serion da fantaziaj kaj erudiciaj verkoj en maniero de historia romano, kiu sekvos per El unicornio (1965), kun agado en la mezepoka Francio, El laberinto (1974), kun agado en la Hispanio de la 16-a jarcento kaj finfine El escarabajo (1982) lia plej ambicia romano ĉar ĝia agado etendiĝas laŭlonge de 3 900 jaroj de historio, sekvante juvelon el antikva Egipto ĝis fino de la 20-a jarcento.

Ĝi estis ege sukcesa, konsiderita la plej bonkvalita verko de sia aŭtoro kaj estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tiu ĉi romano temas pri historio pri la Itala Renesanco rakontata de mortinta duko Pier Francesco Orsini, nobela ĝibulo kiu nomigis la famajn kaj bizarajn italajn ĝardenojn la Parco dei Mostri de Bomarzo, proksima al la urbo Viterbo. En tiu romano aperas kronigo de Karolo la 1a, la batalo de Lepanto, la maldecaj kutimoj de papoj kaj tiamaj gravuloj kaj ponardaj aŭ pokalaj krimoj. La nombraj roluloj historiaj, alvokitaj de la konfesoj de la duko, komponas detalan freskon de la Itala Renesanco.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La romano iĝis premiota opero kaj famiĝis tutmonde per muziko de Alberto Ginastera kaj teksto de Mujica mem. Premieriĝis en Vasingtono en 1976 kaj estis malpermesata en la tiama diktatora Argentino.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bomarzo (novela) en la hispana Vikipedio.