Bontang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bontang
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 161 413  (2015) [+]
Loĝdenso 397 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 8′ N, 117° 30′ O (mapo)0.13333333333333117.5Koordinatoj: 0° 8′ N, 117° 30′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 406,7 km² (40 670 ha) [+]
Bontang (Kalimantano)
Bontang (Kalimantano)
DEC
Bontang
Bontang
Situo de Bontang
Bontang (Indonezio)
Bontang (Indonezio)
DEC
Bontang
Bontang
Situo de Bontang

Map

vdr

Bontang estas marhavena urbego de Indonezio en provinco Orienta Kalimantano. Ĝi situas sur la orienta marbordo de la insulo Borneo. La urbego konsistas el tri distriktoj.

Haveno de Bontang

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bontang situas laŭ la marbordo sur ebenaĵo kaj montetoj ĉe mangrovoj. Provinca ĉefurbo Samarinda troviĝas 84, Balikpapan 174, Paluo 288, Tarakan 353, Banjarbaru 502, Manado 831, Pontianak 907, Surabajo 976, Denpasar 1011, Semarang 1115, Jogjakarto 1185, Ambon 1261, Bandungo 1346, ĉefurbo Ĝakarto 1376, Palembang 1457, Bandar Lampung 1492, Batam 1500, Jambi (urbo) 1559, Medano 2126, Banda Aceh 2535, Jayapura 2595 kilometrojn (aere) [1].

Oficejo en Bontang

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historiaj tempoj Bontang apartenis al sultanlando. Bontang ekhavis distriktorajton en 1972, urban statuson en 1984.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La industriiĝo de Bontang komenciĝis en la 1970-aj jaroj per prilaborado de gasoj, produktado de amoniakoj kaj sintezitaj sterkoj, fine per minado de karboj. Malgraŭ situo laŭ la oceano la fiŝa industrio en Bontang estas malgranda. Same la agrikulturo estas malgrava, ĉar la grundo ne taŭgas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bontang havas trairan vojon laŭ la marbordo, kie marhaveno funkcias kaj komence flughaveno.

Vojo en Bontang

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bontang situas en zono de ekvatora klimato. En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare averaĝe 1910 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans