Bora Milutinović

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bora Milutinović
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1944 (1944-09-07) (79-jaraĝa)
en Bajina Bašta
Lingvoj serba
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioMeksikoSerbio
Familio
Frat(in)oj Milorad Milutinović • Miloš Milutinović
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr
La Milutinović fratoj (de maldekstro al dekstro): Milorad, Miloš kaj Bora

Velibor "Bora" MILUTINOVIĆ (serbe : Велибор Бора Милутиновић ; la 7-an de septembro 1944) estas iama serba futbalisto, kaj nuna futbala trejnisto.

Milutinović komencis sian trejnadkarieron kun la meksika Universidad Nacional- teamo, kio ankaŭ estas lia lasta teamo en lia kariero kiel profesia ludanto. Inter la teamoj por kiuj li ludis estas Partizanם Beogrado, Monako (ASM) kaj OGC Nico.

Milutinović estas la nurunua trejnisto en la historio kiu trejnis 5 malsamajn teamojn en la Monda Pokalo: Meksiko (1986), Kostariko (1990), Usono (1994), Niĝerio (1998) kaj Ĉinio (2002). Ankaŭ, li estas la nuruna kiu sukcesis alporti 4 malsamajn teamojn preter la unua raŭndo de la Monda Pokalo. La nura teamo kun kiu li malsukcesis en ĉi tiu tasko estas Ĉinio, en 2002. Sekve lian grandan sukceson, li estis kromnomita "Miraklolaboristo", kromnomo unue donita al li fare de la prezidanto de la Usona Futbala Asocio. En 2009, Milutinović trejnis Irakon, kaj promociis ĝin al la Pokalo de FIFA-konfederacioj.

Krome, Milutinović trejnis la teamojn de Jamajko, Honduro kaj la futbalteamojn Udinese Calcio, New York Red Bulls, kaj Al-Saad de Kataro.

Milutinović estas membro de konata futbala familio en Serbio. Bora kaj liaj du fratoj: Milos kaj Milord, ludis kune en Partizan-Beogrado. Nuntempe li loĝas en Meksikurbo, edziĝinta al meksika virino, kaj havas meksikan civitanecon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]