Bora Milutinović
Bora Milutinović | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de septembro 1944 (80-jaraĝa) en Bajina Bašta |
Lingvoj | serba |
Ŝtataneco | Socialisma federacia respubliko Jugoslavio Meksiko Serbio |
Familio | |
Frat(in)oj | Milorad Milutinović (en) kaj Miloš Milutinović (en) |
Okupo | |
Okupo | futbalisto futbala trejnisto |
Velibor "Bora" MILUTINOVIĆ (serbe : Велибор Бора Милутиновић ; la 7-an de septembro 1944) estas iama serba futbalisto, kaj nuna futbala trejnisto.
Milutinović komencis sian trejnadkarieron kun la meksika Universidad Nacional- teamo, kio ankaŭ estas lia lasta teamo en lia kariero kiel profesia ludanto. Inter la teamoj por kiuj li ludis estas Partizanם Beogrado, Monako (ASM) kaj OGC Nico.
Milutinović estas la ununura trejnisto en la historio kiu trejnis 5 malsamajn teamojn en la Monda Pokalo: Meksiko (1986), Kostariko (1990), Usono (1994), Niĝerio (1998) kaj Ĉinio (2002). Ankaŭ, li estas la nuruna kiu sukcesis alporti 4 malsamajn teamojn preter la unua raŭndo de la Monda Pokalo. La nura teamo kun kiu li malsukcesis en ĉi tiu tasko estas Ĉinio, en 2002. Sekve lian grandan sukceson, li estis kromnomita "Miraklolaboristo", kromnomo unue donita al li fare de la prezidanto de la Usona Futbala Asocio. En 2009, Milutinović trejnis Irakon, kaj promociis ĝin al la Pokalo de FIFA-konfederacioj.
Krome, Milutinović trejnis la teamojn de Jamajko, Honduro kaj la futbalteamojn Udinese Calcio, New York Red Bulls, kaj Al-Saad de Kataro.
Milutinović estas membro de konata futbala familio en Serbio. Bora kaj liaj du fratoj: Milos kaj Milord, ludis kune en Partizan-Beogrado. Nuntempe li loĝas en Meksikurbo, edziĝinta al meksika virino, kaj havas meksikan civitanecon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bora Milutinović matĉo-post-matĉo rekordo kun diversaj landoj (rsssf.Com)
- Bora Milutinović – Liga MX stats at MedioTiempo.com (archive) (in Spanish)
- Barreaud, Marc. (1998) Dictionnaire des footballeurs étrangers du championnat professionnel français (1932–1997). L'Harmattan, Paris. ISBN 2-7384-6608-7.