Saltu al enhavo

Boris Engelson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Engelson
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1881 (1881-10-08)
en Minsko
Morto 2-a de februaro 1908
vdr

Boris Jakovleviĉ Engelson (jida nomo Berko Jankelev Engelson; 1881 – 02.02.1908) estis grava rusia anarkiisto kaj revoluciulo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Berko Engelson naskiĝis ĉ. 1881 en Minsko en familio de juda vendisto. En 1900 li komencis politikan aktivecon kaj aliĝis al Bund, la juda social-demokratia organizaĵo. Baldaŭ pro reprezalio elmigris en Parizon, kie en januaro 1902 aliĝis al anarki-komunistoj kaj membriĝis en Eksterlanda grupo de rusaj anarkiistoj. En 1902-1903 estis unu el kreantoj de la Revolucia librejo - la librejo de anarkiista literaturo por parolantoj de rusa lingvo en Parizo. En junio 1904 instigis kreon de eldona grupo Anarkio, en kiu partoprenis multaj gravaj anarkiistoj. En la presejo de la grupo eldoniĝis granda kvanto de agita kaj propaganda literaturo, kiu disvastiĝis en Rusio kaj inter rus-parolantaj elmigrintoj. Ekde julio 1904 Engelson ankaŭ estis redaktisto en elmigrinta ĵurnalo Pano kaj Libero («Хлеб и воля»).

En printempo 1905 Boris Engelson kontraŭleĝe revenis en Rusion kaj organizis kontraŭleĝan eldonejon en Riga. Entute estas eldonitaj ĉ. 10 eldonoj, inkluzive verkoj de Miĥail Bakunin, Petro Kropotkin kaj Jean Grave.

En majo 1905 Engelson venis al Bjalistoko, kie kunlaboris kun loka grupo de anarki-komunistoj kaj retenis konektojn kun anarkiistaj grupoj de Riga. En propra loĝejo li organizis kontraŭleĝan eldonejon de eldona grupo Anarkio, kie eldonis flugfoliojn kaj gazeton de sama nomo. 20.09.1905 li estis arestita en tiu ĉi eldonejo. Dum aresto li provis ĵeti bombon al policistoj, sed ĝi ne eksplodis. Li estis akuzata je kontraŭleĝa eldonado kaj posedo de eksplodaĵoj, sed la detaloj de ĉi tiu juĝo de konserviĝis en arkivoj.

La sekva mencio pri Boris Engelson aperas 20.09.1905, kiam li eskapis el prizono kaj revenis al Riga. Tie li iĝis unu el plej gravaj aktivuloj kaj estroj de anarki-komunista grupo Internacio («Интернационал») kaj iĝis konata kiel sukcesa agitisto.

Baldaŭ li elmigris en Ĝenevoj, poste en Londonon. Havis fortajn konektojn kun anarkiistaj grupoj de Nord-Orkcidento de Rusio. En tiu periodo li iĝis apoganto de grupo Nigra flago, kiu plejparte kredis je revolucio per teroro. En 1907 Engelson revenis al Rusio, kreis anarki-komunistan grupon en Minsko kaj organizis eldonejon Senestreco («Безвластие»). Samtempe li partoprenis en multaj militaj agoj.

En majo 1907 li ree elmigris en Parizon kaj poste en Ĝenevon. En sia loĝejo li organizis diskutejon por anarkiistoj de diferaj grupoj. En septembro 1907 revenis en Bjalistoko, kie planis organizi tut-Rusian anarkiistan kunvenon. En fino de novembro 1907 la polico arestis lin - laŭ diferaj informoj aŭ en Bjalistoko, aŭ en Minsko. Li rezistis dum aresto kaj estis dufoje vundita.

En decembro 1907 Haja Budjanskaja, edzino de Boris Engelson, kaj lia amiko I.Dubinskij el Kieva anarki-komunista grupo provis liberigi lin, sed ambaŭ iĝis arestitaj. En januaro 1908 la juĝo de Vilno kondamnis Engelson por mortpuno. Li estas pendumita 02.02.1908.