Boris Godunov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Godunov

Boris Fjodorovič Godunov (naskiĝis ĉ. 1551 – mortis la 23-an de aprilo 1605) estis rusa caro.

Irina Godunova

Li naskiĝis en nobela familio tatardevena. Lia fratino Irina en 1580 edziniĝis al carido Fedor (ruse Фёдор Иванович), filo de Ivano la Terura.

Post morto de Ivano la Terura, kiun li helpis mortigi, Godunov iom post iom sukcesis estiĝi la unusola regento de caro Teodoro la 1-a (konsiderata kiel psike handikapita) kaj la unusola efektiganto de la cara potenco.

Dum lia regado okazis ekonomia kresko de la lando, li reorganizis sistemon de servuteco kaj impostoj, kreskigis rolon de internacia komerco (sur la rivero Volgo kaj tra norda haveno Arĥangelsk) kaj plibonigis internacian pozicion de Ruslando. Li reakiris teritoriojn perditajn en la livonia milito kun Svedio, akiris partojn de Siberio kaj Kaŭkazo.

Post morto de Teodoro la 1-a li estis la 17-an de februaro 1598 elektita kiel caro. Sed tempo de lia rekta regado estis jam signita de venanta profunda krizo, kiu estis postsekvo de la maniero de regado de Ivano la Terura kaj per batalo kun opoziciuloj (Falsa Demetrio la 1-a).

Antaŭ la decida konfronto Godunov subite mortis la 13-an de aprilo 1605 (laŭ unu el versioj li veneniĝis). Lia neplenkreska filo Fedor (Teodoro) estis sekva caro de Rusio, sed baldaŭ li pereis kune kun sia patrino Maria.

Murdo de Teodoro la 2-a kaj lia patrino Maria (pentraĵo de 1862)

La familia kripto kun liaj restaĵoj troviĝas en Laŭro (urbo Sergijev Posad).


Boris Godunov en arto


Galerio

Literaturo

  • Dunning, Chester. Russia's First Civil War: The Time of Troubles and the Founding of the Romanov Dynasty. University Park: Pennsylvania State University Press 2001. (angle)
  • Ozerski, Viktor: Herrscher Rußlands von Rurik bis Putin. Phönix-Verlag, Rostow-am-Don 2004 ISBN 5-222-05545-0 (germane)
  • Perrie, Maureen. (1995). Pretenders and Popular Monarchism in Early Modern Russia: The False Tsars of the Time of Troubles. Cambridge, UK.: Cambridge University Press 1995. (angle)
  • Манягин, В. Г. Апология Грозного царя. Критический обзор литературы о царе Иоанне Васильевиче Грозном и царе Борисе Годуновом. Москва 2002. (ruse)
  • Платонов, С. Ф. Борис Годунов. Мудрец и преступник. Москва 2006. (ruse)
  • Скрынников, Р. Г. Иван Грозный. Борис Годунов. Василий Шуйский. Москва 2005. (ruse)

Eksteraj ligiloj