Botond Roska
Botond Roska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de decembro 1969 (54-jaraĝa) en Hungario |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1989) Universitato Eötvös Loránd (–1995) Universitato Semmelweis (–1995) |
Familio | |
Patro | Tamás Roska |
Patrino | Zsuzsanna Esztó |
Okupo | |
Okupo | nervobiologo scienca esploristo |
Botond Roska [roŝka], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Roska Botond estas hungara neŭrologo, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2022). Lia patro estis Tamás Roska, lia patrino estis Zsuzsanna Esztó.
Botond Roska[1] naskiĝis la 17-an de decembro 1969 .
Biografio
[redakti | redakti fonton]Botond Roska inter 1985-1989 studis violonĉelon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, poste manvundo finis lian muzikan karieron. Li akiris matematikan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1995, samtempe medicinan diplomon en Universitato Semmelweis. Ekde 1995 li studis neŭrobiologion en Universitato de Kalifornio en Berkelio, kie li akiris sciencan gradon Ph.D. en 2002, poste li esploris genetikon kaj virologion 3 jarojn en kampuso de Universitato Harvard en Bostono. Ekde 2005 li vivis en Bazelo, kie li havis postenon en de:Friedrich Miescher Institute for Biomedical Research. En 2010 li instruis en Universitato de Bazelo, post 4 jaroj li profesoriĝis, en 2018 li partoprenis en fondo de instituto pri videsploro. Lia edzino naskis trifoje. Li ricevis precipe eksterlandajn premiojn inter 1997-2020. Li ricevis la Wolf-Premion pri Medicino[2] en 2024 kune kun José-Alain Sahel.
Elektitaj kontribuoj (ĉiam kunaŭtoro)
[redakti | redakti fonton]- Optogenetic approaches to restoring visual function in retinitis pigmentosa (2011)
- Restoring vision (2018)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- hu biografio hungare kun video
- aprezo kun foto (legebla pli malsupre)
- biografio hungare
- datenoj