Brandenburgia-Sveda Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la batalo ĉe Fehrbellin, dum junio 1675

La Nordia Milito de 1674 ĝis 1679, kiun historiistoj parte dispartigas al Brandenburgia-Sveda Milito (inter Brandenburgio-Prusio kaj Svedio) unuflanke kaj Skania Milito (inter la reĝlandoj Danio kaj Svedio) aliflanke, estis memstara konflikto respektive du memstaraj konfliktoj paralela al la samtempa Franca-Nederlanda Milito. Svedio estis aliancano de Francio, dum Aŭstrio, Brandenburgio-Prusio, Danio kaj Hispanio estis alianciĝintaj kun Nederlando. La milito dividiĝis al pluraj grandaj ĉapitroj. En la unua la armeo de Brandenburgio-Prusio de puŝis svedan armean konkeroprovon en Brandenburgio. En sekvaj sukcesaj armeaj operacioj de la soldataroj de Brandenburgio-Prusio, Danio kaj la aliancanoj post ardaj luktoj finfine ĝis la jaro 1678 konkeris la svedajn posedaĵojn en Norda Germanio, nome Sveda Pomerio kaj Bremen-Verden. Danio krome ekde junio 1676 batalis kontraŭ la sveda armeo en la sudskandinavia regiono Skanio kaj krome estis la ĉefa kontraŭanto de la sveda armeo en la ŝipa milito sur la Balta Maro. Kiam dum la vintro 1678 / 1679 la sveda armeo albordiĝis por provis konkeri Orientan Prusion, la brandenburgia-prusia armeo povis sukcese repuŝi ĝin.

La milito inter Brandenburgio-Prusio kaj Svedio finiĝis la 29-an de junio 1679 kun la Traktato de Saint-Germain. Danio kaj Svedio la 26-an de septembro 1679 interkonsentis pri la paca Traktato de Lund. Male al la por Brandenburgio-Prusio tre favora milita evoluo la regno pro la tuteŭropa potencokonstelacio ricevis nur etan parton de la dummilitaj konkeritaj teritorioj. Inter Danio kaj Svedio konsentiĝis, restarigi la teritoriajn posedaĵojn de antaŭ la militokomenco.

Diferencigo inter Brandenburgia-Svedia Milito kaj Skania Milito[redakti | redakti fonton]

En la de naciaj vidpunktoj dominita historiografio de la 19-a jarcento oni ne konsideris la armeajn konfliktojn de tiuj jaroj unueca milito. Do en la historia literaturo ekestis du konceptoj: En Skandinavio kutimiĝis la termino Skania Milito, dum en Mezeŭropo oni akcentis la Brandenburgian-Svedian Militon.

Tamen ne eblas klara diferencigi la armajn agojn inter la du partaj konfliktoj. Danio kaj Brandenburgio-Prusio jam antaŭ la militokomenco de la jaro 1674 havis kontraktajn rilatojn, kaj jam komence de la milito(j) kunordigis la armeajn agojn. Dum la milita daŭro krome estis geografie proksimaj batalkampoj en Skanio, sur la Balta Maro, en Sveda Pomerio, Bremen-Verden kaj en la Duklando Prusio. La du aliancanoj krome nur en distanco de malmultaj semajnoj aparte interkonsentis pripacajn kontraktojn kun Svedio.