Brandenburgia landa muzeo pri moderna arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brandenburgia landa muzeo pri moderna arto
arta muzeo
Lando Germanio vd
Situo Cottbus
Adreso Uferstraße/Am Amtsteich 15
Poŝtkodo 03046
Estiĝo 1977
Koordinatoj 51° 45′ 35″ N, 14° 20′ 20″ O (mapo)51.759614.3388Koordinatoj: 51° 45′ 35″ N, 14° 20′ 20″ O (mapo)
Brandenburgia landa muzeo pri moderna arto (Brandenburgio)
Brandenburgia landa muzeo pri moderna arto (Brandenburgio)
DEC
Brandenburgia landa muzeo pri moderna arto
Brandenburgia landa muzeo pri moderna arto
Situo de Brandenburgia landa muzeo pri moderna arto
Map
Brandenburgia landa muzeo pri moderna arto
Parto de Q119690219 vd
Retpaĝo http://www.museum-dkw.de/
vdr
Brandenburgia landa muzeo pri moderna arto, BLMK

La Brandenburgia landa muzeo pri moderna arto (germane Brandenburgisches Landesmuseum für moderne Kunst, mallongigo: BLMK) fonditis en julio 2017 situante en Cottbus, Germanio, ĉe Goethe-parko. Ĝi estas la unusola siaspece en la germana federacia lando Brandenburgio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Temas pri kunfandiĝo de 2017 de dkw. Kunstmuseum Dieselkraftwerk Cottbus kaj Museum junge Kunst (Frankfurto ĉe Odro). Per tio estiĝis la plej ampleksa muzea stoko pri artaĵoj de GDR kaj ties postturniĝaj arttradiciaj linioj.

Radikoj en Cottbus[redakti | redakti fonton]

En Cottbus fonditis en 1977 Galerie Kunstsammlung por la Distrikto Cottbus. De tiam sekvis diversaj plialtrangiĝoj: Staatliche Kunstsammlungen Cottbus (1984) kaj Brandenburgische Kunstsammlungen Cottbus (1991). En 2004 tiu ĉi institucio iĝis parto de la fondaĵo Brandenburgische Kulturstiftung Cottbus. Post translokiĝo en iaman dizelan centralon venis alinomiĝo je dkw. Kunstmuseum Dieselkraftwerk Cottbus (2008).

Radikoj en Frankfurto[redakti | redakti fonton]

Fonditis Museum Junge Kunst en Frankfurto en 1965 sub la nomo Galerie Junge Kunst des Bezirkes Frankfurt. Komunuma tenado estis ekde 1990. Kaj kolektare kaj dum nedaŭraj ekspozicioj gravis la kultura sceno de Polujo. Sekve en 1991 elfaritis kolektero Pola presgravurado de post 1945.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]