Bray-Dunes
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bray-Dunes (stacidomo). |
| Bray-Dunes · Brayduinen · Bray-Duunn | |||
|---|---|---|---|
| komunumo | |||
|
| |||
| komunumo en Francio limurbo | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Regiono | |||
| Departemento | |||
| Arondismento | Dunkerque | ||
| Kantono | Dunkerque-2 / Duinkerke-2 | ||
| Historie en | |||
| INSEE kodo | 59107 [+] | ||
| Poŝtkodo | 59123 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 4 284 (2022) [+] | ||
| Loĝdenso | 500 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 51° 4′ N, 2° 32′ O (mapo)51.0711111111112.5275Koordinatoj: 51° 4′ N, 2° 32′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 0 m [+] | ||
| Areo | 8,57 km² ( 857 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Bray-Dunes - prononco [bʁɛdyn], jen france, nederlande Brayduinen respektive origine okcidentflandre Bray-Duunn - estas urbeta komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française, borde de la Manika Markolo kaj rekte ĉe la limo al Belgio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs]
aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia, historia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj al la kantono Dunkerque-2 / Duinkerke-2. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 4 284 loĝantoj sur areo de 8,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 500 loĝantoj/km².
La urbeto estas la plej norda komunumo en Francio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bray-Dunes/Brayduinen troviĝas ĉe la Norda Maro (konsiderante la Manikan Markolon parton de la maro). La najbaraj komunumoj estas Zuydcoote, Ghyvelde kaj De Panne (en Belgio).




