Brazila Konstitucio de 1824

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kovrilo de la imperia konstitucio de Brazilo de 1824 troviĝanta en la Nacia Arkivo

La brazila konstitucio de 1824, donita la 25-an de marto 1824, estis la unua konstitucio de Brazilo, prilaborita por plenumi la interesojn de la imperiestro Petro la 1-a, ne limigante liajn povojn antaŭ la leĝodona povo. Ĝin ellaboris malgranda konsilantaro, post kiam la ĉarto proponita de la konstituciiga asembleo estis malakceptita de la imperiestro.

La ellaborado de la konstitucio de 1824 kadriĝis en la kunteksto de sendependeco kaj firmiĝo de Brazilo kiel nacio. Brazilo deklaris sian sendependecon la 7-an de septembro 1822 kiel rezulto de malkonsentoj inter la portugala kortego kaj la brazilaj elitoj ekonomia kaj politika.

Post dissolvi la konstitucifaran asembleon estigita post la sendependiĝo, Petro la 1-a rifuzis ĝian tiel konatan "konstitucion de manioko" (portugale Constituição da Mandioca), formis konsilantaron kun proksimaj personoj al li, kaj nova konstitucio estis ellaborita kaj altrudita la 25-an de marto 1824, estante oficiale kiel la unua konstitucio de Brazilo kiel sendependa nacio. Tiu nova ĉarto plenumis la volon de la imperiestro konservi sian senrestriktan povon.

[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo sur la retejo Brasil Escola portugale

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informpaĝo pri la imperia konstitucio en la retejo de brazila prezidanteco portugale