Bretonaj sanktuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bretonaj sanktuloj estas personoj kiuj famiĝis en Bretonio pro siaj katolikaj fido, pieco kaj agoj. Kelkaj el ili sed ne multaj estis kanonize agnoskitaj sanktuloj de la Katolika Eklezio, la aliaj estis proklamitaj sanktuloj de la popolo mem kaj ne ĉiuj ekzistoj estas historie pruveblaj.

En Bretonio multas katolikaj urbaj preĝejoj sed ne nur: ankaŭ en la kamparo troveblas kapeloj, kalvariaj monumentoj, ŝtonaj fontanoj kun nomo de sanktulo kaj amaso da aliaj spuroj de ia bretona katolikismo: nomo de la urboj, de la vilaĝoj, de la "lieu-dit", kamparaj ŝtonaj alte starigitaj vojrandaj krucoj kaj kultado al loka sanktulo.

Necesas distingi inter la bretonaj sanktuloj. Tre konataj en Bretonio estas (en la franca lingvo) les sept saints fondateurs de la Bretagne, la sep sanktuloj fondintaj Bretonion, malpli konataj estas la kanonizitaj bretonaj sanktuloj kaj karaj al la popolo bretonia estas la aliaj loke kultataj en paroĥoj dum la pardon annuel tiel estas la ĉiujara procesio.

La sep sanktuloj fondintaj Bretonion[redakti | redakti fonton]

Tradicie estas dirate ke ili fondis la sep urbajn episkopejojn kiuj ekzistis en la frua mezepoko (de la 6-a jarcento ĝis la naŭa) kaj grave rolis kiam britonaj elmigrantoj venis al Armoriko :

La kanonizitaj sanktuloj[redakti | redakti fonton]

  • Saint Guillaume Pinchon: episkopo de Saint-Brieuc, kanonizita la 15-an de aprilo 1247
  • Saint Yves, Sant Iwan aŭ Erwan en la bretona. Pastro en la diocezo de Tréguier, kanonizita la 19-an de majo 1347. Saint Patron de la Bretagne, tio signifas ke li estas sanktulo protektanta Bretonion. Christian Bertin skribis pri li en [1][rompita ligilo]
  • Saint Louis-Marie Grignion de Montfort: kanonizita la 20-an de julio 1947.
  • Sainte Mère Théodore Guérin: kanonizita la 15-an de oktobro 2006.
  • Sainte Jeanne Jugan: kanonizita la 11-an de oktobro 2009.

Aldonindas Sankta Vincento Ferrer, hispana dominikano, kiu predikis en Bretonio kaj kies relikvoj ripozas en la katedralo de Vannes, li estis kanonizita la 29-an de junio 1455.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]