Brezovec (Kroatio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brezovec
settlement in Croatia
Administrado
Poŝtkodo 40313
Demografio
Loĝantaro 174  (2021) [+]
Loĝdenso 116 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 31′ N, 16° 21′ O (mapo)46.5221817116.35348111Koordinatoj: 46° 31′ N, 16° 21′ O (mapo) [+]
Areo 1,5 km² ( 150 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Brezovec (Kroatio)
Brezovec (Kroatio)
DEC
Brezovec
Brezovec
Situo de Brezovec

Map

vdr

Brezovec, hungare Muranyirád [muranjIrAd] estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Međimurje, en municipo de Sveti Martin na Muri.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La historia hungara loknomo estis la sama, ol la kroata: Brezovecz [brezovec]. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis novan, pli hungarecan loknomon.

Situo[redakti | redakti fonton]

Brezovec situas laŭ dekstra bordo de Muro (rivero). Senpere proksimas la limo al Hungario nordoriente kaj al Slovenio nordokcidente. Sveti Martin na Muri troviĝas 1, Čakovec 20 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1478 laŭ tiama hungara ortografio "Brezowecz". La kampoj longe apartenis al posedantoj de Csáktornya. En 1900 vivis tie 141 homoj, (136 kroatoj, 5 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Muranyirád apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste denove de Jugoslavio kaj ekde 1991 de Kroatio.