Brian Price-Heywood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brian Price-Heywood
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1909 (1909-11-30)
Morto 30-an de novembro 1941 (1941-11-30) (32-jaraĝa)
Profesio
Okupo poeto vd
vdr

La anglo Brian PRICE-HEYWOOD (naskiĝis en 1910, mortis 1942) estis misiisto kaj laboris en Germanio por la "Societo de Amikoj". Li kunlaboris en Literatura Mondo kaj kontribuis al la esperantlingva poemantologio "Dekdu Poetoj" aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas la poezion de PRICE-HEYWOOD tiel :

"Naturdetaloj kaj rapide forvelkantaj, momentaj sed eternvalidaj en sia momenteco humoroj (certamane kaptitaj), plezurado pri etaj ĝojoj - jen la plej feliĉaj temoj de PRICE-HEYWOOD. Li havas tiun magian povon, ke ĉia bagatelo iĝas grava sub lia mano, ĉia efemero iĝas daŭraĵo. Pri tiuj etaj ĝojoj li povas kanti tiel sugestie, ke la tuta jaro iĝas ununura kanto, kantanta kalendaro, kiun oni devas kunkanti. En siaj Tempo-poemoj li efektas per la forto de sia absoluta konvinkiĝo kaj per la turnriĉo de sia lingvo, kiu martelas en nin argumentojn per ĉiam novaj, freŝaj, frapaj, vidigaj bildoj. Liaj lingvo, stilo, formo (kiujn li tiel malŝatas en unu el siaj poemoj) estas tiel maturaj, ke ni rajte povas de li mem atendi tiun Epopeon vivreeĥan."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]