Briones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Briones
Vista de Briones.JPG
Administrado
Poŝtkodo 26330 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 722  (2022) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 2° 47′ U (mapo)42.544166666667-2.785Koordinatoj: 42° 33′ N, 2° 47′ U (mapo) [+]
Alto 502 m [+]
Areo 37,72 km² (3 772 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Briones
Situo de Briones

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Briones [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Briones [BRJOnes] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]​ La urba kerno estas inter meandroj de rivero Ebro (norde) kiuj separas ĝin disde la apuda urbo San Vicente de la Sonsierra kaj la aŭtoŝoseo AP-68 (sude).

La municipa teritorio de Briones tuŝas la eŭskan provincon Alavon.
Panoramo.

Pri etimologio menciindas la devenon de la loknomo Briones. Ĝi ŝajne devenas de la nomo de popolo Berones, praloĝantoj en la regiono.

En 740 okazis atako de la reĝo Alfonso la 1-a kiu detruis la bordojn de la rivero Ebro. La detruitaj urboj estus Mirandam (nuna Miranda de Ebro), Revendecam, Carbonariam, Abeicam (Ábalos, kie trapasis la riveron), Brunes (eble Briones sed ne tute certe), Cinissariam (nuna Cenicero) kaj Alesanco. En la 10-a jarcento ĝi apartenis al la Regno Navaro, sed fine de la 11-a jarcento la areo estis konkerita de la Regno Kastilio, sed ankoraŭ foje okazis konfliktoj kontraŭ Navaro.

Fakte en 1379 oni subskribis la Traktaton de Briones, inter la Regnoj Navaro kaj Kastilio. En eŭska epoko estis en Briones tridek eŭskaj familinomoj en 1536.

Je la enpovigo de la Burbonoj en Hispanio kun Filipo la 5-a, la termino de Rodezno (kun Ollauri kaj Gimileo) akiris sendependecon disde Briones, atingante propran municipon kaj municipan teritorion en 1712.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 3 000 loĝantoj ĝis nunaj 754.

Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj sep ermitejoj, vinkeloj, du palacoj, vitejaj kabanoj, Muzeo pri Vino en vinkel Vivancos, etnografia muzeo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.