San Vicente de la Sonsierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Vicente de la Sonsierra
Vista de San Vicente de la Sonsierra.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26338 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 031  (2022) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 34′ N, 2° 46′ U (mapo)42.562222222222-2.7591666666667Koordinatoj: 42° 34′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 497 m [+]
Areo 48,56 km² (4 856 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de San Vicente de la Sonsierra
Situo de San Vicente de la Sonsierra

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo San Vicente de la Sonsierra [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

San Vicente de la Sonsierra [sanbiZENte delasonSJEra] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]​ Pli precize en koridoro al la eŭska provinco Alavo. Estas domaroj Peciña, Rivas de Tereso kaj San Vicente de la Sonsierra.

La municipa teritorio de San Vicente de la Sonsierra.
Urbodomo de San Vicente de la Sonsierra.

Pri etimologio menciindas la deveno de la loknomo San Vicente de la Sonsierra. Ĝi rilatas al la apuda montaro Toloño, kaj tiel la signifo de la loknomo estus "Sankta Vincento ĉe la Montaro".

La loko estis loĝanta jam en praepoko, ĉar estas atestiloj ĉe dolmeno kaj prasetlejo. En frua mezepoko estis multaj disaj domaroj, nune senhomaj.

La plej frua referenco datas de la 9-a jarcento kaj en ĝi oni citas la navarajn reĝojn. Sanĉo Garcés la 3-a donacis San Vicente al la monaĥejo de Leyre en 1014, kaj ĝi apartenis al tiu ĝis la 14-a jarcento. En tiu epoko oni konstruis fortikigitan ponton kiu estis ege grava ĝis ties detruo fare de inunudo en 1775. Dume okazis konfliktoj inter la regnoj Navaro kaj Kastilio ĝis fino de la 15-a jarcento.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 2 670 loĝantoj ĝis nunaj 1 000.

Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado. Estas proksimume 20 vinkeloj kaj 30 km² de vitejoj, pro kio ĝi estas unu de la municipoj kun pli granda produktado de vino laŭ loĝantonombro de la regiono.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejoj, vinkeloj, la ponto, la dolmeno, ktp. Aparta altiraĵo estas la populareco de procesio de Sankta Semajno en kiu pentantoj vipas sin ege akre ĝis elfluas sango; tio similas al religiaj ceremonioj de ŝijaistoj en Irako.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.