Britona lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La britona lingvaro estas unu el la du subbranĉoj de la insula kelta lingvaro, kaj la alia estas la gaela lingvaro. Ĝi inkluzivas la nunajn kimra kaj bretona kaj aliajn malaperintajn kiajn la kornvala (revivigita dum la 20a jc.) kaj la kumbria. La nomo (Brythonic en angla lingvo), estis derivita de Sir John Rhys el la kimra brython, 'indiĝena kelta', malsame de anglosaksoskoto.

Tiuj ĉi lingvoj estas parolitaj en Britio ekde la Ferepoko ĝis la nuno. Antaŭe kiel lingvo de la plejmulto sed nuntempe kiel minoritaraj lingvoj en Kimrio kaj Kernevo. En Irlando, Manksinsulo kaj Skotlando nur ekzistas atestoj pri gaela lingvaro. Malgraŭ tio ke ĝi estas insula kelta lingvo, la bretona estas lingvo parolata en Bretonio (Francio), pro la migradoj de britonoj okazintaj iom antaŭ la ekiĝo de la Mezepoko.

Nia scio pri la britonaj lingvoj venas el diversaj fontoj. Por la plej fruaj epokoj la lingvoj evidentiĝis per moneroj, enskribadoj, komentoj de klarikaj verkistoj, krom la loknomoj kaj personaj nomoj. Por pli fruaj lingvoj ekzistas informoj de verkistoj kaj de modernaj parolantoj.

Leksika komparo[redakti | redakti fonton]

La numeroj laŭ malsamaj britonaj lingvoj estas:[1]

GLOSA Bretona Kimra Kornvala PRA-
BRITONA
'1' unan
ˈyːnɑ̃n
un
in
onan
ˈɔˑnan
*oinan
'2' daou / div
dou̯ /dɪu̯
dau / dwy
daɪ / dʊɪ
dew / diw
dɛʊ / dɪʊ
*daw / *dwi
'3' tri / teir
triː / tei̯r
tri / tair
tɹi / taɪr
tri / teyr
triː / teɪr
*trī / *teir
'4' pevar / peder
ˈpɛːvar /ˈpeːdɛr
pedwar / pedair
ˈpɛdwar / ˈpedaɪr
peswar / peder
ˈpɛzwar / ˈpeˑdɛr
*pedwar / *pedair
<*petwar / *petair
'5' pemp
pɛm(p)
pump
pɪmp
pymp
pɪmp
*pemp
'6' cʼhwecʼh
xwɛːx
chwech
χweχ
hwegh
hwɛːx
*χwēχ
'7' seith
sei̯s
saith
saɪθ
seyth
seɪθ
*seiθ
<*seχt
'8' eizh
ei̯s
wyth
ʊɪθ
eth
ɛːθ
*oiθ
<*oχt
'9' nav
nao̯
naw
nɑʊ
naw
naʊ
*naw
'10' dek
dek~deːg
deg
deɡ
deg
dɛːg
*deg
<*dek-

En la tabelo kiam ekzistas du formoj disigitaj de / temas unue pri masklo kaj ino.

  1. Celtic Numerals