Britt Woodman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Britt Woodman (naskiĝis la 4-an de junio 1920 en Los-Anĝeleso; mortis la 13-an de oktobro 2000 je Hawthorne en Kalifornio) estis usona trombonisto de ĵazo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Woodman alkreskis en muzikema medio: Lia patro William O. Woodman ankaŭ estis ĵaztrombonisto (sonregistraĵoj kun Sonny Clay kaj Teddy Buckner); Britt muzikis komence ĉe familiobando Woodman Brothers. Post unua ĵazbando kun siaj amikoj el la junaĝo, Buddy Collette kaj Charles Mingus, li koncertvojaĝis en 1938 kun Phil Moore kaj en 1939/40 kun Floyd Turnham, por poste ĝis 1942 muziki ĉe Les White. Post la militservo li laboris en 1946 ĉe Boyd Raeburn kaj ekde 1946 ĝis 1947 ĉe Lionel Hampton. Post sia studo ekde 1948 ĝis 1950 ĉe Altlernejo Westlake kaj studiolaboroj Woodman estis ekde 1951 ĝis 1960 en la Orkestro Duke Ellington. Dum la 1960-aj jaroj li vivis en Novjorko kaj laboris komence en brodvejaj orkestroj, surdiskigis tamen ankaŭ kun John Coltrane/Eric Dolphy (Africa/Brass), Quincy Jones kaj Charles Mingus, laboris ankaŭ ĉe Toshiko Akiyoshi, k.a. en ties bandego kun Lew Tabackin (Insights, 1976), por post reiri al Los-Anĝeleso kaj direkti propran okopon. Ekde la 1980-aj jaroj li denove estis en Novjorko; li estis membro de la bando Lincoln Center Jazz Orchestra, kunverkis tamen ankaŭ la sonregistraĵon Epitaph de Mingus el 1989.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Miles Davis: Blue Moods (Debut/OJC, 1955)
  • Duke Ellington: The Cosmic Scene: Duke Ellington's Spacemen (1958)
  • Charles Mingus: Mingus Mingus Mingus Mingus Mingus (Impulse! Records, 1963)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]