Brokatelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renesanca de la 16-a jarcento.

Brokatelo estas dika tolaĵo, reliefe brodita de floroj aŭ aliaj elstaraj figuroj. Oni teksas brokatelojn kiel ĉe aliaj reliefe broditaj tolaĵoj. Ekde la apero de la teksilo de Jacquard, la brokatelo estas fabrikita per mekanika teksilo;[1] kaj la manfarita produktado estis malaperinta.

Antikve oni faris el kotono kaj el dika silko sed nuntempe plej ofte oni faras nur el kotono. Ĝi utilas por tapiŝoj, gobelinoj, litkovriloj, kurtenoj ktp.

La plej bonkvalita brokatelo iam devenis el Venecio, sed la fabrikoj el la areo de Milano kaj de Ĝenovo produktis ilin poste en plej granda kvanto, pli malmultekoste kaj tutkolore, ĉefe de verda, flava, blua kaj karmezina koloroj.

Laŭ Francisko Azorín Brokatelo estas Ŝtofo farita per duobla teksaĵo, unu el ili el lano aŭ kotono formanta la reliefajn ornamojn; tre uzata de la 15 jc.[2] Li indikas etimologion el latina broccus (brodilo).[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Dreamstress, ed. (20a de julio de 2014). «Brocade and jacquard — what's the difference?» (angle). [1] Konsultita la 6an de Decembro 2017. «Jacquard looms were so much easier and cheaper to operate that the old style of looms quickly became obsolete, and within a few decades of Jacquard’s invention almost all elaborate fabrics woven in the West, including brocades, damasks, and richly patterned faux-Kashmiri or ‘Paisley’ shawls, were woven on Jacquard looms.»
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 41.
  3. Azorín, samloke.