Bruno Gironcoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruno Gironcoli
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1936 (1936-09-27)
en Villach
Morto 19-an de februaro 2010 (2010-02-19) (73-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • desegnisto
vdr
Skulptaĵo de Bruno Gironcoli.

Bruno GIRONCOLI (27a de Septembro 1936 - 19a de Februaro 2010) estis aŭstria moderna artisto.

Naskiĝinta en Villach, Gironcoli ektrejniĝis kiel oraĵisto en 1951 en Innsbruck, kaj kompletigis sian metilernadon en 1956. Inter 1957 kaj 1962 li studis en la Universitato de Aplikataj Artoj en Vieno. En 1977 Gironcoli iĝis stabanaro de la Altlernejo pri Skulptarto de la Akademio de Belartoj de Vieno, kiel sukcedanto de Fritz Wotruba. Li estis la oficiala aŭstria reprezentanto ĉe la Venecia Bienalo de 2003.

La plej grava kolekto de sia verkaro ĝis nun povas esti vidata ekde Septembro 2004 en dediĉita muzeo en la Parko de la kastelo Herberstein, Stirio. En areo de 2000 kvadrataj metroj, oni ekspozicias multajn el liaj grandaj futurismaj skulptaĵoj.

Bruno Gironcoli mortiĝis en Februaro 2010 en Vieno post longa malsano. Li estis entombigita ĉe la Centra Tombejo de Vieno.

Honoroj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

  • Premio de la urbo Vieno pro Vidaj Artoj (1976)
  • Großer Österreichischer Staatspreis (1993)
  • Medalo Österreichisches Ehrenzeichen für Wissenschaft und Kunst (1997)[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reply to a parliamentary question (germane) (pdf). Alirita 2 November 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Gironcoli, Bruno" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Bruno Gironcoli".