Saltu al enhavo

Bruno de Merseburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruno de Merseburg
Roman Catholic Bishop of Merseburg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 949 (0949-11-30) (1074-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bruno el Merseburg (mortinta en aŭgusto 1036; latine: Bruno Saxonicus kaj Bruno Merseburgensis) estis posteulo de Thietmar de Merseburg, do ekde 1019 ĝismorte kaj episkopo de la episkoplando de Merseburg.

Originante verŝajne el Saksujo li aperis en 1007 kiel nesekulara atestanto dum interkonsento inter la majenca arkiepiskopo Willigis kaj Bernward, episkopo de Hildesheim koncerne la abatinejon Gandersheim. La kverelon pacigis reĝo Henriko la 2-a mem.

La katedralo de Merseburg estis konsekrita en 1021 fare de Bruno en ĉeesto de Henriko la 2-a.[1] Ĉi-okaze la reĝo donacis multon al la episkopujo, certe ankaŭ pro ties strategia graveco pro la Markio de Gero. Lia postanto Konrado la 2-a samintence okazigis en Merseburg en 1032 kaj 1033 du kortegajn dietojn.

En 1027 partoprenis Bruno von Merseburg ĉe la nacia sinodo en Frankfurto.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Peter Ramm, Hans-Joachim Krause: Der Merseburger Dom. Seine Baugeschichte nach den Quellen. Dua eldono. Leipzig 1978, p. 49; Ursula Swinarski: Herrschen mit den Heiligen. Kirchenbesuche, Pilgerfahrten und Heiligenverehrung früh- und hochmittelalterlicher Herrscher (ca. 500–1200). Bern p. a. 1991, S. 98.