Thietmar de Merseburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thietmar de Merseburg
katolika episkopo
Tafel 1009 Bischof Thietmar v. Merseburg.jpg
Persona informo
Thietmar von Merseburg
Naskiĝo la 25-a de julio 975
en Walbeck
Morto la 1-a de decembro 1018
en Merseburg
Tombo Katedralo de Merseburg [#]
Religio kristanismo [#]
Nacieco germano
Lingvoj latina [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Dinastio Counts of Walbeck [#]
Patro Siegfried I von Walbeck [#]
Gefratoj Heinrich von Walbeck • Siegfried von Walbeck • Friedrich von Walbeck • Bruno la 2-a (Verden) [#]
Profesio
Okupo kronikisto, episkopo de Merseburg
Aktiva en Merseburg [#]
Aktiva dum 1000 - 1018
Verkado
Ĝenroj kronikoj
Verkoj Kroniko de Thietmar de Merseburg (Thietmari Merseburgensis episkopi Chronicon)
episkopo de Merseburg Wappen Bistum Merseburg.png
Dum 1009–
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Thietmar de Merseburg [TITmar], ankaŭ Dietmar, Dithmar, estis germana romkatolika episkopo kaj kronikisto.

Liaj prauloj estis grafoj de Walbeck ĉe Helmstedt. En 1000 li iĝis kanoniko en Magdeburg kaj episkopo de Merseburg ekde 1009. Li estis la filo de grafo Siegfrid von Walbeck, parenco de imperiestroj el Saksa dinastio. Lernejamiko de Bruno de Querfurt.

Kroniko de Thietmar (latinlingva) estas rakonto pri epoko ekde la komenco de la regado de Henriko la 1-a (919 - 936) ĝis 1018. En ĝi li skribis pri Otto la 3-a (983 - 1002), Henriko la 2-a (1002 - 1024) kaj pri rus-germanaj rilatoj, pri interna milito de filoj de Vladimiro la Sankta. Thietmar estis adepto de forta potenco de reĝoj. Lia verko estas grava fonto pri la liudolfidaj imperiestroj kaj ilia epoko.

Pri Thietmar verkis en 1807 la lernejestro kaj filologo Johann Augustin Wagner.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]