Brusilov-ofensivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
EasternFront1916b.jpg
Rusia infanterio
EasternFront1916a.jpg
Brusilov offensive.jpg
Fuyards autrichiens a la frontiere roumaine.png

La Brusilov-ofensivo (ruse Брусиловский прорыв) estis la plej granda rusia milita atingo dum la Unua Mondmilito, kaj unu inter la plej mortigaj bataloj en monda historio. Ĝi estis la plej malbona krizo de la Unua Mondmilito por Aŭstrio-Hungario kaj la plej granda venko por Triopa Entento. Ĝi estis grava ofensivo kontraŭ la armeoj de la Centraj Potencoj sur la Orienta Fronto, lanĉita la 4-an de junio de 1916 kaj daŭrinta ĝis la komenco de aŭgusto. Ĝi okazis en loko, kiu hodiaŭ apartenas al Ukrainio, apud urboj Lvivo, Kovel kaj Lucko. La ofensivo portas la nomon de la rusia generalo Aleksej Brusilov, tiutempe komandanto de la Sudokcidenta Fronto.