Brutus Sárdy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brutus Sárdy
Persona informo
Naskonomo Sárdy Brutus
Naskiĝo la  20-an de januaro 1892(nun 1892-01-20)
en Hungario Perlasz (Hungara reĝlando)
Morto 28-an de septembro 1970 (1970-09-28)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Brutus Sárdy
Okupo
Okupo pentristo • restorer
vdr

Brutus Sárdy [ŝArdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárdy Brutus estis hungara pentristo, restaŭristo.

Memortabulo pri Brutus Sárdy

Brutus Sárdy [1] naskiĝis la 20-an de januaro 1892 en Perlasz (Hungara reĝlando, nuntempa Perlez en Serbio), li mortis la 28-an de septembro 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Brutus Sárdy akiris diplomon en Reĝa Hungara Belarta Altlernejo, poste li batalis dum la 1-a mondmilito. Lia altlerneja ĉefinstruisto estis Tivadar Zemplényi. Li debutis en ekspozicio en 1918. En la 1930-aj jaroj li studvojaĝis al Italio. Inter 1933 kaj 1953 li estis restaŭristo en muzeo, poste li aranĝis eksterlande ekspoziciojn. En 1957 li estis nomumita ĉefrestaŭristo de Hungara Nacia Galerio. En 1959 li aranĝis ekspoziciojn en pluraj ĉinaj urboj kaj li ankaŭ instruis en ĉinaj artakademioj. Lia pentraĵo estis premiita en 1931, li pentradis plej ofte pejzaĝojn. En la lasta periodo lia filo helpis lin en restaŭraj laboroj.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto ekde 1918
  • memorekspozicio en Hungara Nacia Galerio en 1975

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Havas táj (1930)
  • Tél a hegyekben (1931, premiita)
  • Őszi táj (1939)
  • Eső előtt (1942)
  • Kilátás a Péter-hegyre (1962)

Elektitaj restaŭritaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]