Bryn Mawr-Skyway (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bryn Mawr-Skyway
censa loko
Administrado
Poŝtkodo 98178
Demografio
Loĝantaro 17 397  (2020) [+]
Loĝdenso 2 232 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 30′ N, 122° 14′ U (mapo)47.4944-122.237Koordinatoj: 47° 30′ N, 122° 14′ U (mapo) [+]
Alto 130 m [+]
Areo 7,7937 km² ( 779 .37 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Bryn Mawr-Skyway (Vaŝingtonio)
Bryn Mawr-Skyway (Vaŝingtonio)
DEC
Bryn Mawr-Skyway
Bryn Mawr-Skyway
Situo de Bryn Mawr-Skyway

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bryn Mawr-Skyway, Washington [+]
vdr
Situo de Bryn Mawr-Skyway en Kantono King

Bryn Mawr-Skyway (elp. brinMAR-SKAJŭej) estas censa loko (CDP) en Kantono King, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi situas ĉe la suda ekstremaĵo de Lago Vaŝingtona, inter la kvartalo Rainier Beach en sudorienta Seatlo, la najbaraĵeto Lakeridge, la nordorienta limo de Tukwila, kaj la kvartalo Earlington en Rentono. En 2010 la Usona censo raportis, ke 15 645 homoj loĝas en la censa loko. Tio estas 11,9%-e pli multaj ol en 2000.

Nomo(j)[redakti | redakti fonton]

"Bryn Mawr" estas kimra nomo, signifanta en tiu lingvo grandan monteton. Ĝi estas ankaŭ la nomo de konata porvirina kolegio en Pensilvanio. La nomo "Skyway" signifas (kaj estas kelkfoje esperantigita kiel) "Ĉielvojo"; eble ĝi nur aludas la altecon de la monteto, kiun ĝi kronas, aŭ eble ĝi venas de la proksimaj flughavenoj en Seatlo kaj Renton, kaj la aviadilfabrikoj de Boeing, de kiuj aviadiloj tre ofte flugas apud la kvartalo. Bryn Mawr-Skyway enhavas ankaŭ aliajn najbarejojn, nome Campbell Hill, Hilltop, Skycrest, kaj Panorama View. Apude situas Lakeridge kaj Earlington. Ĉiuj ĉi tiuj lokoj kune ofte nomiĝas West Hill; la komerca asocio kaj la najbareja asocio uzas tiun nomon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La koordinatoj de Bryn Mawr-Skyway estas 47°29′40″N 122°14′12″W. La censa loko kovras areon de 8,7 km², el kio iomete pli ol 0,4 km² estas akva surfaco.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tri el la plej gravaj stratoj inter Seattle kaj Renton trairas la kvartalon: Rainier Avenue S laŭ la lagobordo, Renton Avenue S trans la altaĵo, kaj Martin Luther King Way S (ŝoseo SR-900). La ĉefaj komercaj centroj situas laŭ Renton Avenue S. Unu centro havas interalie du malgrandajn vetludejojn, kaj la alia havas la publikan bibliotekon, poŝtoficejon, policejon, ktp.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2000 Bryn Mawr-Skyway estis la sola CDP en la Aglomeraĵo Seattle, kie neblankuloj konsistigis la plimulton el la loĝantaro, kaj havas la pli altan procentaĵon da nigruloj ol iu alia CDP en tuta nordokcidenta Usono (pli ol kvarono); ankaŭ la filipin-devena loĝantaro estas aparte multa.

Esperanto en Bryn Mawr-Skyway[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj en Usono, Biblioteko Culbert, situas en Skyway, ĉe la hejmo de Ros' Haruo, kaj 16-lingva pacfosto staras en ties antaŭkorto, provizore dediĉite tie fare de Seatla Esperanto-Societo en 2010.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]