Ros' Haruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ros' Haruo
Haruo en 1992
Haruo en 1992
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1954 (1954-04-29) (69-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

ROS' Haruo (naskita je la 29-a de marto, 1954, do nun 69-jara; jure : Leland Bryant Ross) estas usona esperantisto. Lia esperanta nomo baziĝas sur lia japana nomo, Rosu Haruo (呂須•春男); li adaptis ĝin en Esperanton pro la fina -o.

Vivhistorio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Seatlo, kaj escepte de unu jaro en Tokio (1967.07-1968.06) kaj du jaroj en Novhaveno (Konetikuto) (1972.09-1974.05) li loĝas la tutan vivon ĝis nun en la aglomeraĵo Seatla. Liaj gepatroj (John Lister Ross, baptista pastro, kaj Janet Jacobsen Ross) mortis en trafika akcidento en aŭgusto 1968, post kio Haruo kaj liaj tri pli junaj gefratoj loĝis ĉe geonkloj en antaŭurbo Kirklando, kie li finis la mezlernejajn jarojn kaj (en 1970) aŭtodidakte lernis Esperanton. Li kontribuas en Vikipedio kiel Vikipediisto:Haruo

Nuna priskribo[redakti | redakti fonton]

Li estas Delegito de UEA en Seatlo. Li servis fakdelegite pri pluraj fakoj, i.a. Alkoholuloj Anonimaj, Baptismo, himnologio, kaj suŝio. Li estas baptista laiko. Li loĝas, facile diveneble, en Seatlo. Li tradukas kaj de tempo al tempo eĉ verkas originale.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La Lilandejo[rompita ligilo] (persona retejo) TTT-Himnaro Cigneta[rompita ligilo] (granda rethimnaro)