Buck Washington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buck Washington
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1903 (1903-10-16)
en Louisville
Morto 31-an de januaro 1955 (1955-01-31) (51-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikistopianistokantisto
vdr
Ŝelakdisko de Coleman Hawkins kun Buck Washington - „I Ain't Got Nobody“, Sonregistraĵo de la 8-a de marto 1934, aperinta en Eŭropo

Buck Washington (* 16-an de oktobro 1903 en Louisville (Kentukio) kiel Ford Lee Washington; † 31-an de januaro 1955 en Novjorko) estis usona ĵaz- pianisto, kantisto kaj dancisto.

Vivovojo[redakti | redakti fonton]

Buck Washington jam infanaĝe staris sursceneje kaj komencis sian karieron en 1917 kiel kunulo de la dancisto John W. Sublett („Bubbles“), kiuj kune formis la duopon Buck & Bubbles kaj prezentis en teatrejoj kaj en vodeviloj. La du vojaĝis dum la 1930-aj jaroj kune tra Eŭropo kaj prezentis en diversaj filmoj kiel Cabin in the Sky kaj A Song Is Born. En la 1930-aj jaroj Washington akiris renomon de pianisto influita de Earl Hines kaj surdiskigis kun Louis Armstrong, Ekz. en 1930 dueton por trumpeto kaj piano pri „Dear Old Southland“ kaj kun la orkestro de Armstrong „My Sweet“. En 1933 li kunlaboris je la lasta registradkunsido de bluskantistino Bessie Smith kaj faris en 1934 sonregistraĵojn kun Coleman Hawkins („I Ain't Got Nobody“, „It Sends Me“ kaj „On the Sunny Side of the Street“). Tiun ĉi jaron li ankaŭ surdiskigis pianosoloon („Old Fashioned Love“). Buck & Bubbles faris en 1933 kaj 1936 plurajn sonregistraĵojn duope; en 1936 ili surdiskigis kvar kantojn kun banda akompano. En 1953 apartiĝis John Sublett kaj Buck Washington; ĉi tiu ankoraŭ kunlaboris kelktempon kun Jonah Jones, kiam ili akompanis komikiston Timmie Rogers.

Fontoj[redakti | redakti fonton]