Saltu al enhavo

Bumerdes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bumerdes
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 35000
Demografio
Loĝantaro 41 685  (2008) [+]
Geografio
Geografia situo 36° 46′ N, 3° 28′ O (mapo)36.7594444444443.4727777777778Koordinatoj: 36° 46′ N, 3° 28′ O (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Bumerdes (Alĝerio)
Bumerdes (Alĝerio)
DEC
Situo de Bumerdes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boumerdès [+]
vdr

Bumerdes, Pri tiu ĉi sono prononco, laŭ arabe بومرداس, berbere Bumerdas, laŭ ties tradicia skribo ⴱⵓⵎⵔⴷⴰⵙ estas metropolo en norda Alĝerio en Provinco Bumerdes, kie ĝi estas ties ĉefurbo, same de la samnoma distrikto.

Marbordo ĉe Bumerdes

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En Bumerdes loĝis 786 499 en 2024 laŭ [1].

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Bumerdes situas laŭ Mediteraneo averaĝe 50 m super la marnivelo. Borĝ El Kiffan troviĝas 25, ĉefurbo Alĝero 37, Tizi Uzu 51, Borĝ Bu Areriĝ 138, M'Sila 150 kilometrojn (aere) [2].

Etnografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis historie loĝita de la kabiloj.

Strato en Bumerdes

Dum la franca kolonia epoko la oficiala loknomo estis Rocher Noir kun signifo nigra roko. De 1952 ĝis 1962 la franca armeo konstruis kaj prizorgis armean tendaron proksime de Rocher Noir. En 1984 estis kreita nova distrikto Bumerdes, samtempe urbo Bumerdes iĝis provinca ĉefurbo. En 2003 ega tertremo okazis en norda Alĝerio kaj Bumerdes estis unu el la plej trafitaj lokoj. Resume pli ol 2 mil homoj mortis, pli ol dek mil estis vunditaj.

Bumerdes estas serva, turisma kaj eduka centro, sed ekzistas ankaŭ industrio. La metropolo estas signifa somera plaĝa feria celo por alĝerianoj. Loĝantoj de la ĉirkaŭo okupiĝas pri mara fiŝkaptado kaj agrikulturo (vinberoj, terpomoj, tritikoj).

Universitato en Bumerdes

En 1964 Bumerdes iĝis universitata urbo kun afrika influo. Baldaŭ ankaŭ pluraj institutoj aperis.

Bumerdes havas trairan fervojan linion kaj ĉefvojajn kontaktojn. La plej proksima internacia flughaveno apartenas al Alĝero.

Bumerdes situas en mediteranea klimato (Csa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 672 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-aŭgusto apenaŭ. La jara averaĝa temperaturo estas 17,5 °C kaj varias inter 12-23 °C.

Moskeo en Bumerdes

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans
Stacidomo de Bumerdes