Burĝa-Demokratia Partio (Aŭstrujo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
reklamo por balotoj de BDP, 1919

La Burĝa-Demokratia Partio (germane: Bürgerlich-Demokratische Partei; mallongigo: BDP[1]) estis liberalisma partio en la Unua Respubliko Aŭstrio. Ĝi estis reprezentata inter la 16.2.1919 ĝis la 20.11.1920 en la Nacia Konsilio. En 1923 ĝi kunfandiĝis kun Demokratische Partei kaj Bürgerliche Arbeitspartei je Bürgerlich-Demokratische Arbeitspartei.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Fundamentoj[redakti | redakti fonton]

La cislajtia Deutscher Nationalverband (germanlingva unuiĝo enparlamenta) estis tre influhava frakcio en la dua ĉambro de la monarkia Reichstag de Vieno, kiu post la balotoj de 1911 estis kun 100 elektitoj eĉ antaŭ la socialdemokratoj (82) kaj la kristan-sociala partio CSP (74). Tamen Nationalverband estis pli nure informa ligo ene de buntega spektro de germanlingvaj parti(et)oj, kun gamo de antisemitismaj ĝis judaj grupoj.[3][4]

Fondiĝo[redakti | redakti fonton]

La fondo de BDP estis unu el pliaj provoj[5] krei liberalisman sinon ekster la ofte kontraŭsemitismaj kaj ege germaniemaj anoj de GDVP. Ankaŭ la partio Sozialpolitische Partei takseblas unu radiko de burĝaj demokratoj.[6]

Gravis enpartie batalantinoj por virinaj rajtoj. Pluraj gravulinoj de Reichsorganisation der Hausfrauen Österreichs ekde decembro 1918 anis ĉe la provizora partikomitato, ekz. Helene Granitsch, Marianne Hainisch, Hertha von Sprung kaj Fanny Freund-Markus.[7]

Evoluo inter 1919 kaj 1923[redakti | redakti fonton]

La relativa financa potenco de la partio permesis en 1919 modernan balotadreklamadon laŭ usona modelo kaj fokusiĝo pri konkretaj personoj.[8] Kampanje oni avertis kaj pri rasismo kaj malmodernismo de kristan-demokratoj kaj pri socialismaj utopioj ĉe socialdemokratoj. Oni prezentis sin afiŝe kiel raciisma alternativo por ĉiuj klasoj kaj profesioj kun pozitiva sinteno je tipaĵoj de Aŭstrujo ene de germana kulturmondo.[9]

La industriulo Max Friedmann, la eksa justicministro Franz Klein kaj la erudiciulo Richard von Wettstein estis tri spertaj politikistoj kaj iamaj membroj de la unua ĉambro de la aŭstria Reichstag-parlamento. Sed BDP intence ne nur baziĝi volis pri spertaj politikistoj sed ankaŭ kaj ĉefe, post la enkonduko de la virina balotrajto, pri novaj virinaj aktivistinoj. Helene Granitsch, ekz. kandidatis sur la dua listorango en la viena balotdistrikto Wien Innen-West.[10]

Tamen nur al Max Friedmann sukcesis elektiĝo je la konstituiga kunveno de Nacia Konsilio en 1919. Post la balotoj de 1920 li retiriĝis elparlamente kaj koncentriĝis pri sia estraraneco de la porindustriula unio Hauptverband der Industrie Österreichs.[11] Estante reprezentanto de la ekonomiliberalisma parti-alo li fariĝis grava pontofaranto inter demokratoj kaj aliaj kontraŭmarksismaj politikistoj, ekz. de CSP (ekz. ene de Einheitsliste poste en 1927).[12]

Franz Klein, kiu fiaskis en 1919 parlamente, fariĝis ŝtata sekretario en la ministerio pri eksteraj aferoj kaj membro de la delegitaro de Aŭstrujo cxe la interparoladoj pri la traktato de Saint-Germain-en-Laye.

En 1920 balotade Ottokar Czernin transprenis la ununuran mandaton de la demokratoj (kiel kandidato de Bürgerliche Arbeitspartei). Post la fino de la parlamenta periodo BDP kunfandiĝis kun du aliaj partioj je Bürgerlich-Demokratische Arbeitspartei.[13]

Sed post la balotadoj de 1923 kun ne tute 0,6 % da voĉoj la organizita politika liberalismo en Aŭstrujo por longa tempo ekmalgravis.

Programo[redakti | redakti fonton]

BDP tenis politike moderan poziciaron en la juna respubliko. Ili jesis kaj respublikon kaj alstrebendan kunigon kun Germanujo (kio ĉe la plejmulto de la partioj en Aŭstrujo tiam normalis). La nomepiteto de burĝeco aludis la francan ideon de citoyen/civitano kaj desegnu la ideon de tutpopola unio, laŭ Gustav Stolper.[14]

El programo kun 14 punktoj[15] dedukteblas la sekvajn gravajn enhavojn kaj partiaj celoj:

  • Ekstera politiko: multflanken malferma politiko (malarmado, ligo de la Nacioj, kreo de kaj submetiĝo al internaciaj tribunaloj)
  • Ekonomio: strikta kontraŭmarksismo, forigo de troigita burokratismo, libera komercado (aparte kun post la disfalo de la Danuba monarkio ĵus kreitaj, novaj ŝtatoj), apogo de viktimoj de la Unua mondmilito
  • Sociala politiko: sociale justa impostosistemo, pli bona salajrado por oficialuloj, fortigo de la socialasekura sistemo, sociala loĝej-konstruado, apliko de moderna labora juro
  • Justico: absoluta egaleco de viroj kaj virinoj, modernigo de la geedziĝa leĝaro, protekto de privataj havaĵoj
  • Klerigo: modernigo de la (alt)lerneja sistemo, neniigo de politikaj/konfesiaj influoj.

Birgitta Bader-Zaar, historiistino viena, bone resumis la (grandparte viziajn) ideojn de BDP tiumaniere[16]:

Die Bürgerlich-demokratische Partei wollte eine liberale Massenpartei werden, die mit einem Bekenntnis zur demokratischen Republik und dem deutschen Volk eine am Gemeinwohl, insbesondere an sozialpolitischen Maßnahmen interessierte Politik verfolgte, jedoch hinsichtlich des Klassenkampfes und der Aufhebung des Privateigentums in einem prononcierten Gegensatz zur Sozialdemokratie stand.

Balotoj[redakti | redakti fonton]

  • parlamentkonstituiga elekto en 1919: 1,64 % (unuiĝo kun Deutschösterreichische Wirtschaftspartei der Festbesoldeten)
  • parlamentaj balotoj en 1920:: 1,44 % (unuiĝo de pluraj demokrataj partioj)

Regione oni nenie kandidatis escepte de Vieno kaj Malsupra Aŭstrio.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

  • Carl Brockhausen (1859–1951), admininistra juristo
  • Wilhelm Exner (1840–1931), honora prezidanto de Aŭstria Pormetia Societo
  • Fanny Freund-Markus (1872–1942), publicistino
  • Max Friedmann (1864–1936), industriulo
  • Helene Granitsch (1876–1956), verkistino kaj feminisma aktivistino
  • Marianne Hainisch (1839–1936), fondinto de feminismo politika en Aŭstrujo kaj patrino de la posta federacia prezidanto Michael Hainisch
  • Michael Hainisch (1858–1940), politikistko
  • Friedrich August von Hayek (1899–1992), porstudenta aktivulo ĉe Deutsch-Demokratische Hochschüler-Vereinigung[17], ekonomikisto kaj sociala filozofo
  • Heinrich Klang (1875–1954), universitata profesoro kaj juristo
  • Maria Leopoldine Klausberger (1888–1944), ĵurnalistino kaj porvirinrajta agitantino
  • Franz Klein (1854–1926), juristo
  • Kurt Schechner, -direktoro de la nutraĵkonzerno Meinl
  • Gustav Stolper (1888–1947), nacia ekonomikisto
  • Richard von Wettstein (1863–1931), botanisto
  • Rudolf Wolkan (1860–1927), literaturhistoriisto

Internaciaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Plurfoje BDP nomis sia amika partio Deutsche Demokratische Partei (DDP) en Germanujo.[18] Gereprezentantoj de DDP - inter kiuj Gertrud Bäumer, Hjalmar Schacht kaj Max Weber - faris paroladojn en 1919 dum BDP-aranĝoj.[19] BDP-fondomembro Gustav Stolper estis, post transloĝiĝo Germanlandon, ano de la estrarano de DDP kaj helpis formuli la ekonomian programon. De 1930 Stolper eĉ estis unu el la pintokandidatoj de Deutsche Staatspartei.

Helpaj organizoj[redakti | redakti fonton]

  • (porstudenta) Deutsch-Demokratische Hochschüler-Vereinigung[20]
  • (porjunulara) Jugend-Vereinigung der Bürgerlich-Demokratischen Partei[21]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johannes Hawlik, Die politischen Parteien Deutschösterreichs bei der Wahl zur konstituierenden Nationalversammlung 1919, tri volumoj, nepresita disertaĵo, Wien 1971
  • Marie-Theres Arnbom, Friedmann, Gutmann, Lieben, Mandl und Strakosch. Fünf Familienporträts aus Wien vor 1938, Wien 2003

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bruce Caldwell und Hansjoerg Klausinger, Hayek: A Life, 1899–1950 (Chicago 2022), p. 118ss
  2. Wolfram Nordsieck, Parties and Elections in Austria and South Tyrol. Parliamentary Elections and Governments since 1918. State Elections and State Governments. Political Orientation and History of Parties (Norderstedt, 2022)
  3. Bruce Caldwell und Hansjoerg Klausinger, Hayek: A Life, 1899–1950 (Chicago 2022), p. 118ss
  4. Lothar Höbelt, Die „österreichischen“ Liberalen und der Erste Weltkrieg. Che: Eckart Conze, Joachim Scholtyseck k.a., Jahrbuch zur Liberalismus-Forschung (Baden-Baden 2014), p. 151ff
  5. Inter la aŭstraj "demokratoj" de la fruaj respublikaj jaroj nombriĝis ekz. ankaŭ la jenaj partioj: Demokratische Partei, Demokratische Mittel-Partei, Wirtschaftspolitische Volkspartei, Deutschösterreichische Wirtschaftspartei der Festbesoldeten, Bürgerliche Arbeiterpartei, Burgenländische Bürger- und Bauernpartei.
  6. Bruce Caldwell und Hansjoerg Klausinger, Hayek: A Life, 1899–1950 (Chicago 2022), p. 120
  7. Birgitta Bader-Zaar, Die politische Partizipation der bürgerlich-liberalen Frauenbewegung in Österreich 1918–1934. Che: ÖZG 26/2015/2, p. 99
  8. Erik Eybl, Wählet nur uns! Wahlwerbung in Österreich 1919 – 1932 (Wien, 2019)
  9. Erik Eybl, Wählet nur uns! Wahlwerbung in Österreich 1919 – 1932 (Wien, 2019)
  10. Birgitta Bader-Zaar, Die politische Partizipation der bürgerlich-liberalen Frauenbewegung in Österreich 1918–1934. Ĉe: ÖZG 26/2015/2, p. 100
  11. Abg. Max Friedmann sur parlamentaj paĝoj
  12. Lothar Höbelt, Die Heimwehren und die österreichische Politik 1927–1936: Vom politischen "Kettenhund" zum "Austro-Fascismus"? (Graz 2016), ĉapitro II
  13. Wolfram Nordsieck, Parties and Elections in Austria and South Tyrol. Parliamentary Elections and Governments since 1918. State Elections and State Governments. Political Orientation and History of Parties (Norderstedt, 2022)
  14. Birgitta Bader-Zaar, Die politische Partizipation der bürgerlich-liberalen Frauenbewegung in Österreich 1918–1934. In: ÖZG 26/2015/2, p. 99
  15. "14-Punkte-Programm der Bürgerlich-Demokratischen Partei." - Ĉe: onb.digital
  16. Birgitta Bader-Zaar, Die politische Partizipation der bürgerlich-liberalen Frauenbewegung in Österreich 1918–1934. Ĉe: ÖZG 26/2015/2, p. 99 - Traduko: BDP intencis fariĝi liberalisma amaspartio kun konfeso pri demokratia respubliko kaj germanieco kun tre sociale orientiĝanta politiko, estante en treega malkonsento kun socialdemokratoj kaj ties tendenco je ŝtatigo.
  17. Bruce Caldwell und Hansjoerg Klausinger, Hayek: A Life, 1899–1950 (Chicago 2022), S. 118ff
  18. Die Zeit - Extraausgabe/speciala eldono - 15.2.1919, ĉe: onb.digital
  19. [1] BDP-afiŝo ĉe onb.digital
  20. Bruce Caldwell und Hansjoerg Klausinger, Hayek: A Life, 1899–1950 (Chicago 2022), p. 118ss
  21. Erik Eybl, Wählet nur uns! Wahlwerbung in Österreich 1919 – 1932 (Wien, 2019)