Burgo Dhún Guaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Dhún Guaire

burgo
Geografiaj informoj
Lando Irlando Irlando
Geografia situo 53° 8′ 32″ N, 8° 55′ 34″ U (mapo)53.142222222222-8.9261111111111Koordinatoj: 53° 8′ 32″ N, 8° 55′ 34″ U (mapo)
Burgo Dhún Guaire (Irlando)
Burgo Dhún Guaire (Irlando)
DEC
Burgo Dhún Guaire
Burgo Dhún Guaire
Situo de Burgo Dhún Guaire
Map
vdr
kastelo Dhún Guaire
interna aspekto de ĉambro en la kastelo Dhún Guaire

La burgo Dhún Guaire (angle Dunguaire Castle staras apud Cinn Mhara (Kinvara) en la sudo de la graflando Galivo en Irlando. Ĝi havas sian nomon de la malnova Dun, la reĝo Guaire de Connachta (Connacht), kiu en la jaro 662 p.K. mortis. Guaire estis konata pro sia gastamo kaj grandanimeco, kiu estas rakontata en la legendo Bothar na Mias (ŝoseo de la manĝilaro). La origina Dun etas verŝajne la terremparo kun murrestaĵoj okcidente de la burgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La burgo Dhún Guaire estis neniam burgo en la militara senco, sed tipa turdomo de la 16a jarcento. Tiu turdomo estis konstruata inter 1450 kaj 1650 de irlanda senjoro kaj bienulo. La plej alta koncentraĵo de tiaj konstruaĵoj troviĝas en la graflandoj Chláir kaj Limeriko respektive en la sudo de la graflando Galivo.

La turdomo Dhún Guaire estis konstruita en la jaro 1520 de la idoj de Guaire el la klano O'Hynes. En ka jaro 1924 la turdomo estis restaŭrita de Oliver St. John Gogarty, kirurgo, kiu servis al James Joyce kiel literatura modelo de Buck Mulligan en Ulysses.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]