Dun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dun (kelte *dūnon; irlande dún, skot-gaela dùn, kimra din, de tiu dinas („urbo“), angligita ankaŭ doondown, kun la signifo „fortikaĵo“) estas plej ofte ronda bronzaferepoka instalaĵo el sekmasonaĵo kun diametro de ofte 20 m.(Cathair an Lóthair, Muine na gCaiseal ), kiuj oftas en okcidenta Irlando kaj kiuj estas nomataj en Skotlando ankaŭ „Atlantic Roundhouse“ (atlanika ronddomo). Simila konstruaĵo estas la tera Rath.

Irlandaj Dun-oj estas nomataj en kelkaj regionoj ankaŭ CathairCaher (angligita formo) aŭ Cashel, respektive kiel nomparto kun Lis aŭ Lios kaj ankaŭ depende de la materialo, situo kaj formo ankaŭ „Cliff Fort“, „Coastal Fort“, „Promontory Fort“, „ring- aŭ ŝtonfortreso. Kelkaj staras sur montetoj ekzemple (Moghane Hillfort) kaj sur insuloj en la maro (Dun Ban, Dun Cromore kaj Doon Fort en Doon Lough en la graflando Dún na nGall ). Droim ar Snámh estas tera rmparo kiu fermas rivermeandron.

La dun-oj venas el la jaroj antaŭ 700 a. K., kiel pruvas elfosadoj sur la insulo Eachinis en la graflando Luimneach.

rekonstruita eniro al Dun Cahermore (An Bhoireann)

Lokaj formoj kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

Dhuin Irghuis kaj Cathair Dhún Iorais en An Bhoireann

Irlando[redakti | redakti fonton]

Dun estas ankaŭ nomparto de irlandaj burgoj (Caisleán Dhún Guaire, angle Dunguaire Castle) kaj lokoj sur la britaj insuloj (Dundalk, Dundee, Dún Laoghaire). Kelkfoje Ekzistas la angligita formo DonDoon (z.B. Donaghmore, Donegal aŭ Doonmore). La esprimo Caherestas en la sudokcidento de Irlando disvastigita kiel prefikso de lokaj nomoj (Caherdaniel, Cahersiveen). La plej famaj kaj relative bone konservatah irlandaj dun-oj estas Dún Dúchathair, Dun Aengus, Dún Eochla kaj Dún Eoghanachta sur la insuloj Aran insulo Iniŝmoro en la graflando Galivo kaj An Dún Beag (la malgranda dun-o) kaj Dunmore (la granda du-o) sur la duoninsulo Dhuibhne en la graflando Ciarraí. La lastaj du nomoj ankaŭ ekzistas en aliaj irlandaj graflandoj .

Grandaj Dun-oj, kiuj ankaŭ nomiĝas ŝtonfortresoj estas la bone konservitaj Cathair na Stéige (Staigue Fort) kaj An Chathair Gheal (Caherga) en la graflando Ciarraí, Dún Dúchathair sur la insuloj Aran kaj Grianán von Aileach en la graflando Dún na nGall. Onio konstruit Dunojn eĉ sur etaj insuloj, kiel Doon Lough (esperante: la mara Dun), en Dún na nGall, kiu kovras 90 % de la tuta roka insulo kaj kelkfoje estas rigardata kiel Crannóg. Entute oni havas 35.000 ĝis 40.000 instalaĵoj sur la Irlanda insulo (onkluzive de Nordirlando) kiuj estas rigardataj kiel ingremparoj el tero kaj ŝtono [1] zugerechnet werden.

Skotlando[redakti | redakti fonton]

Dun uino en Loch Steinacleit (Isle of Lewis; Skotlando)
Dun Cromore en Loch Cromore sur la insulo Lewis

La list de teraj monumentoj de la Royal Commission on Ancient and Historical Monuments of Scotland (RCAHMS) enlistigis por Skotlando 814 Dun-oj. La esprimo Dun estas uzata en Skotlando por diversaj ŝtona konstruaĵoj (Atlantikaj ronddomoj kiel Dun Ban, sed ankaŭ broch-oj (Dun Ardifuir I) aŭ raddomoj), kiuj estis konstruataj kaj uzataj de la dua duono de la unua jarcento antaxu Kristo. Ĉirkaŭ unu kvarono de laDun-oj (202) trovigas ĉe la Foraj Hebridoj.

En skotlando Dun ankaŭ estas parto de nomo de multaj rondaj turoj, kiun la normandoj nomiĝis Broch. Dun-oj estis konstruataj kaj uzataj inter 300 a. K. kaj 1300 p.K.. (laŭ Stout), do en la malfrua ferepoko kaj la frukristana tempo. Pli ol 100 loko en Grandbritio (prcipe en Skotlando) hava Dun kiel prefikso. Ankaŭ en la graflando Angus ekzistas proksime de Brechin loko kun la nomo Dun, kaj en la limregiono situas Duns. Multe malpli ofte estas ĉi-tie la prefikso Rath (5) aŭ Rat (13).

Dun-oj en Skotlando:

Kimrujo[redakti | redakti fonton]

Din Lligwy

En Kimrujo ekzistas la „Din Lligwy Hut Group“. Komplekso el la romia tempo el rondaj ŝtonaj kabanoj wnw de ringremparo. Bwrdd Arthur (aŭ Din Sylwy) estas monteta fortreso apud Llanddonna. Sed ankaŭ megalitaj instalaĵoj kiel Din Dryfol kaj Din Lligwy portas la nomon Din; ĉiuj situas sur la insulo Anglesey. DinDyn troviĝas en Kimrujo kiel prefikso en nomoj, ekzemple (Tydd yn Bleiddin respektive Dinas)

Esprimo Dun[redakti | redakti fonton]

La vorto Dun troviĝas en nomoj de iamaj fortikaĵoj kaj nunaj urboj , kiel ekzemple, en Dùn Èideann, skot-gaele por Edinburgh, aŭ Dún na nGall, irlande por la „fortikaĵo de la fremduloj“, Dún na nGall. Cill an Dúin (Killadoon) signifas „preĝejo de Dun“. La pli ol 100 lokoj en Grandbritio, kiuj portas la prefikson Dunestas plej ofte de kelta origino. En Ilando Ekzistas angligitaj formoj de Dún DoonDown, ekzemple en lokaj nomoj Downpatrick aŭ an la nomo de la graflando „Down“ en Nordirlando. La prakelta vorto estas *Dūno-, kiu estas parenca al la angla town(= urbo) kaj germana Zaun (barilo) kaj signifas «palisaro, fortikita loko».

La vorto ne nur troviĝas sur la britaj insuloj, sed ankaŭ en Francujo, Svislando, Germanujo , Serbujo kaj rumanujo, ekzemple:

  • Lundunum = London
  • Lugdunum (Dun des Lugh) = Lyon
  • Noviodunum = Nevers
  • Dunum = Thun
  • Verodunum = Verdun
  • Eburodunum = Yverdon
  • Cambodunum = Kempten
  • Dunum = Dunum
  • Lugdunum = Leiden
  • Segodunum = Nürnberg
  • Tarodunum = Freiburg
  • Rabodunum = Brin
  • Prrodunum = Partenkirchen
  • Singidunum = Belgrad
  • Novidunum = Isaktscha

Dun estas ankaŭ parto de familiaj nomoj, ekzemple Dunsmore (ankaŭ Dunsmuir, Dunsmur, DunmoorDunmore).

Esprimo Lios aŭ Lis[redakti | redakti fonton]

Tiu esprimo por Dun troviĝas en Irlando kaj Skotlando en kelkaj regionoj, ekzemple en:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Seán Pádraig Ó Ríordáin: Antiquities of the Irish Countrysides. Hrsg. von Ruaidhrí de Valera, Methuan, London & New York, 5 Auflage 1979; ISBN 0416856101; S. 29

Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "O'Riordain 1979-34" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Matthew Stout: The Irish Ringforts (= Irish settlement studies 5). Group for the Study of Irish Historic Settlement / Four Courts Press, Dublin, 2001; ISBN 1-85182-300-X
  • Jürgen E. Walkowitz: Das Megalithsyndrom: europäische Kultplätze der Steinzeit. Beiträge zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas 36. Beier und Beran, Langenweißbach 2003; ISBN 3-930036-70-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]