Busaval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Busaval
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 425201
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 3′ N, 75° 46′ O (mapo)21.0575.77Koordinatoj: 21° 3′ N, 75° 46′ O (mapo) [+]
Alto 209 m [+]
Areo 13,38 km² (1 338 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Busaval (Maharaŝtro)
Busaval (Maharaŝtro)
DEC
Busaval
Busaval
Situo de Busaval
Busaval (Barato)
Busaval (Barato)
DEC
Busaval
Busaval
Situo de Busaval

Map

vdr

Busaval, marate भुसावळ estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en distrikto de Ĝalgaon.

Vidindaĵo de Busaval

Geografio[redakti | redakti fonton]

Busaval situas sur montetaro laŭ rivero Tapti en alto 209 metrojn super la marnivelo. La distrikta sidejo Ĝalgaon troviĝas 22, Burhanpur 55, Akola 132, Ĝalna 135, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 386, tutlanda ĉefurbo Delhio 856, Kolkato 1310 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Busaval havis populacion de 187 421 en 2011. La legopovo estas 88%.

Stacidomo en Busaval

Historio[redakti | redakti fonton]

Busaval akiris vastan famon, kiam la britoj konstruis tie la fervojon. La urbo estis rivera trapasejo kun nodo. Iam ankaŭ armea bazo estis fondita, la urba magistrato en 1883.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Busaval estas konata pro sia banankultivado kaj speciala blanka melongeno.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la marata lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Busaval vivas majoritate hinduoj 64%, krome minoritate islamanoj 24%, budhanoj 9%, ĝainistoj kaj kristanoj po 1%.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Busaval situas en duonarida klimato kaj havas tre sekan kaj varman veteron, eĉ ĝi apartenas al la plej varmaj urboj de la lando. La urbego ricevas moderan pluvokvanton dum la musono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Busaval havas trairan vojon tra ponto, krome 4 aliajn vojojn. Same fervoja linio trairas ĉe alia ponto, krome alia fervoja linio aliĝas al tio. La urbego estas tre malnova kaj havas mallarĝajn vojojn, tial la trafiko estas malrapida. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝalgaon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans