Burhanpur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burhanpur
urbo • municipal corporation in India
Administrado
Poŝtkodo 450331
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 18′ N, 76° 14′ O (mapo)21.376.226667Koordinatoj: 21° 18′ N, 76° 14′ O (mapo) [+]
Alto 247 m [+]
Areo 181,06 km² (18 106 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Burhanpur (Madja-Pradeŝo)
Burhanpur (Madja-Pradeŝo)
DEC
Burhanpur
Burhanpur
Situo de Burhanpur
Burhanpur (Barato)
Burhanpur (Barato)
DEC
Burhanpur
Burhanpur
Situo de Burhanpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Burhanpur [+]
vdr

Burhanpur, laŭ (urdue kaj hindie बुरहानपुर) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Riverbordo ĉe Burhanpur

Demografio[redakti | redakti fonton]

Burhanpur havis populacion de 210 891 en 2011 kun legopovo 64%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Burhanpur situas 247 metrojn super la marnivelo proksime de rivero. Busaval troviĝas 55, Kandva 58, Ĝalgaon 76, Kargone 85, Akola 105, Aĉalpur 134, Pithampur 155, Indaur 161, Betul 186, subŝtata ĉefurbo Bopalo 249, Mumbajo 441, tutlanda ĉefurbo Delhio 820, Kolkato 1260 kilometrojn (aere) [1].

Stacidomo de Burhanpur

Historio[redakti | redakti fonton]

Burhanpur estis grava urbo inter 753-982 laŭ arkeologiaj trovaĵoj (fortikaĵo, moneroj, temploj), sed Burhanpur ricevis sian nomon kaj famon dum la mezepoka historio. En 1388 sultano nomis la urbon pri bonkonata mezepoka sanktulo Burhan-ud-Din. Burhanpur iĝis la ĉefurbo de la sultanlando. Poste alia sultano de tiu dinastio konstruis citadelon kaj kelkajn palacojn en Burhanpur. Dum lia longa regado la urbo estis transformita en gravan centron por komerco kaj tekstila produktado. En 1601 la Mogola Imperio aneksis la sultanlandon kaj Burhanpur restis regiona ĉefurbo, kiu havis belajn historiajn monumentojn. Inter 1761 kaj 1818 la Maratha Imperio, poste la britoj regis ĝis 1947.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Burhanpur estas la ĉefnabo por teksa industrio kun firmaoj ĉirkaŭ 300-350. Pluraj kotonaj kaj oleaj mueliloj ankaŭ funkcias tie. La ĉirkaŭaĵo estas la plej granda produktanto de bananoj en la subŝtato.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Burhanpur la oficiala lingvo estas la hindia lingvo kun 24%, sed la similaj lingvoj estas pli oftaj: urduo (45%), marata lingvo 21%. Ankoraŭ estas uzataj la guĝarata lingvo 4,7%, sinda lingvo 3 %, en:nimadi language 1%.

Religioj[redakti | redakti fonton]

46% de la populacio estas hinduoj, krome islamanoj 50,5%, budhanoj 2,5%, ĝajnistoj 0,5%, kristanoj 0,2%.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Burhanpur kuras 3 fervojaj linioj, 5 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj. Po unu voja kaj fervoja pontoj helpas la trafikon. Loke estas flughaveno por varoj, la plej proksima pasaĝera flughaveno funkcias Ĝalgaon.

Maŭzoleo
Palaca banejo

Klimato[redakti | redakti fonton]

Burhanpur havas tropikan savanan klimaton (As) kun influo de musono. La averaĝa pluvo jare estas iom pli ol 1500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter junio-septembro. La averaĝa jara temperaturo estas 30 °C, pli alta, ol la barata mezumo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]