Betul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Betul
urbetosetlejo
Administrado
Poŝtkodo 460001
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 55′ N, 77° 54′ O (mapo)21.9277.9Koordinatoj: 21° 55′ N, 77° 54′ O (mapo) [+]
Alto 658 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Betul (Madja-Pradeŝo)
Betul (Madja-Pradeŝo)
DEC
Betul
Betul
Situo de Betul
Betul (Barato)
Betul (Barato)
DEC
Betul
Betul
Situo de Betul

Map

vdr

Betul, laŭ (hindie बैतूल) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo signifas laŭlitere sen kotonoj, ĉar en tiu loko mankis la kotonoj. Tamen la urbego derivis sian nunan nomon de la proksima, alia, samnoma urbeto kaj distrikto. Longe dum brita dominado la loknomo estis oficiale Badnur.

Templo en Betul

Demografio[redakti | redakti fonton]

Betul havis populacion de 153 330 en 2011. La legopovo estis 89%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Betul situas en montaro proksime de la geografia centropunkto de Barato 658 metrojn super la marnivelo. Aĉalpur troviĝas 80, Narmadapuram 97, Ĉindvara 107, Amravati 109, Nagpur 147, subŝtata ĉefurbo Bopalo 158, Kandva 161, Burhanpur 186, Devas 225, Indaur 230, Pithampur 243, Mumbajo 622, tutlanda ĉefurbo Delhio 752, Kolkato 1079 kilometrojn (aere) [1].

Stacidomo de Betul

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo antaŭe apartenis al sendependa regno en la mezepoko kaj poste ĝis la britoj. Kiel Badnur la loko iĝis sidejo de la samnoma distrikto en 1822. En la ĉirkaŭaj montoj oni minis karbojn kaj Badnur estis eksportcentro de karboj. Post sendependiĝo Betul estis ligita al la fervoja linio Delhio-Ĉenajo en la fruaj 1950-aj jaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Betul estas parte agrikultura, parte industria urbego. Oni profitas la arbarojn, kiuj ĉirkaŭas la urbegon. En Betul troviĝas signifaj industriaj areoj. Ĉe vilaĝo Bhimpur situanta 45 km okcidente estas la proponita loko pri 2800 Mw nuklea centralo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Betul la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

85% de la populacio estas hinduoj, krome muslimoj 12%, iomete ankaŭ aliaj religioj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Betul pluraj kolegioj kaj instituto funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Betul havas trairantaj fervojan linion, kuras al la urbego 3 ĉefvojoj kaj kelkaj flankovojoj. La plej proksimaj flughavenoj funkcias en Nagpur kaj Bopalo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Jare pluvas po 1191 mm en Betul. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pro la musonoj inter junio kaj septembro pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 17-32 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans