Narmadapuram

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Narmadapuram
urbo
Administrado
Poŝtkodo 461001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 45′ N, 77° 43′ O (mapo)22.7577.72Koordinatoj: 22° 45′ N, 77° 43′ O (mapo) [+]
Alto 278 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Narmadapuram (Madja-Pradeŝo)
Narmadapuram (Madja-Pradeŝo)
DEC
Narmadapuram
Narmadapuram
Situo de Narmadapuram
Narmadapuram (Barato)
Narmadapuram (Barato)
DEC
Narmadapuram
Narmadapuram
Situo de Narmadapuram

Map

vdr

Narmadapuram, laŭ (hindie होशंगाबाद) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La oficiala loknomo estis Hoŝangabad ĝis 2021.

Mozaika bildo pri Narmadapuram

Demografio[redakti | redakti fonton]

Narmadapuram havis populacion de 117 988 en 2011, la legopovo estis 73%, kiu estas pli alta, ol la barata mezumo. La iama Hoŝangabad atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en fina parto de la 2000-aj jaroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Narmadapuram situas 278 metrojn super la marnivelo laŭ suda bordo de Narmado. Itarsi troviĝas 16, Sehore 57, subŝtata ĉefurbo Bopalo 64, Betul 97, Ĉindvara 145, Kandva 176, Indaur 193, Pithampur 211, Ĝabalpur 230, tutlanda ĉefurbo Delhio 656, Mumbajo 661, Kolkato 1091 kilometrojn (aere) [1].

Ŝtuparo al la rivero

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo origine ricevis sian nomon de rivero Narmado, sed baldaŭ la nomo estis ŝanĝita al Hoŝangabad post ŝaho Hoŝang.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Narmadapuram estas agrikultura urbego, kie oni okupiĝas pri sojfaboj, iomete pri tritikoj. La grundoj estas tre fekundaj kaj la kamparanoj profitas ankaŭ la irigaciajn kanalojn. En la urbego mem produktado de paperoj okazas, krome estas metiistoj pri silkoj kaj ledoj, nature komercistoj. Ĉe la riverbordo oni kreas kahelojn, ĉar la rivero liveras la necesajn argilojn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Narmadapuram la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

75% de la populacio estas hinduoj, krome islamanoj 20%, ĝajnistoj 3,7% kaj iomete ankaŭ aliaj religioj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Narmadapuram ekzistas 11 altlernejoj filiigitaj al Universitato de Bopalo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝuste ĉe Narmadapuram la fervoja linio trairas la riveron inter Bopalo kaj Itarsi per ponto. 6 signifaj vojoj kuras al la urbego, 3 pontoj ankaŭ estas. La plej proksima flughaveno funkcias en Bopalo. Pri rivera navigado la fontoj silentas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Narmadapuram havas tropikan klimaton kun influo de musono. La plenjara pluvokanto estas 1250 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro pro la musono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 19-33 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans