Buzandaran Patmutʻiwnkʻ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buzandaran Patmutʻiwnkʻ
historio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo armena lingvo
Eldonado
vdr
Ekzemplero eldonita en 1730

Buzandaran Patmutʻiwnkʻ (en Esperanto verŝajne Epopeaj Historioj, en armena alfabeto Փավստոս Բուզանդ), estas historio pri Armenujo en la 4-a jarcento, supozeble verkita en la jardeko de 470.[1][2] La verkinto estas malcerta. Dum longa tempo oni supozis, ke li estis iu nomita Faŭsto, sed ties ekzisto nun estas disputata. Iuj argumentas ke la vorto Buzand signifas ne "bizancano" sed "epopeisto".[3] La bizancisto kaj armenisto Nina Garsoïan argumentas, ke la verkinto estis nekonata pastro simpatia al la nobelaro kaj iom kompetenta pri predikado.[1] La verko komenciĝas per la morto de Sankta Gregorio la Iluminanto en 331 kaj finiĝas per la dispartigo de Armenujo inter Persujo kaj la Roma Imperio en 387.[4]

La Buzandaran Patmutʻiwnkʻ kaj la Historio de Armenujo (Patmutʻyun Hayots) de Moseo de Ĥoreno (mortis en la jardeko de 490), estas menciitaj kiel la du plej bonaj armenaj fontoj en esploroj pri la Parta kaj Sasanida Imperioj. Ĝi estas laŭdita de Garsoïan kaj de James R. Russell pro abundaj transdonoj de iranaj, precipe partaj tradicioj.[2]

La Buzandaran Patmutʻiwnkʻ asertas, ke la kristanigo de la suda parto de Armenujo estis farita de siriaj kristanoj, ne nur de Gregorio kaj la romianoj kiel en la okcidenta regiono.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Andrews 2018.
  2. 2,0 2,1 Greenwood 2008, p. 4.
  3. 3,0 3,1 Thomson, Robert. 2010. "Literary Interactions Between Syriac and Armenian". Journal of the Canadian Society for Syriac Studies 10.
  4. Russell 2004, p. 706.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bais, Marco. (2015) ““Like a Flame Through the Reeds”: An Iranian Image in the Buzandaran Patmut‘iwnk‘'”, Studies on Iran and The Caucasus: In Honour of Garnik Asatrian. Brill, p. 9–24. ISBN 978-90-04-30201-3.
  • (2008) “Sasanian Reflections in Armenian Sources”, Sasanika.