Béla Kuthy Krimszky
Béla Kuthy Krimszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1846 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 5-an de septembro 1881 en Kaposvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Béla Kuthy Krimszky [kuti krimski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kuthy Krimszky Béla estis hungara aktoro, teatrestro. Lia familia nomvarianto estis Krimsky.
Béla Kuthy Krimszky[1] naskiĝis en 1846 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 5-an de septembro 1881 en Kaposvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Kuthy Krimszky debutis kiel aktoro en 1867 en Teatro de Győr. En 1873 li apartenis al teatra kompanio de Gyula Miklósy en Budapeŝto, poste de Ignác Krecsányi en Kecskemét. Li longe estis ankaŭ teatrestro. En 1877 lia kompanio unuiĝis kun alia teatra kompanio. En la sekva jaro la kompanio ricevis teatran permeson en Szatmár, sed la permeso estis retirita en 1880, ĉar la kompanio senpermese ludis en aliaj lokoj. Li tragike frue mortis pro kormalsano. Lia edzino naskis filinon.
Lia kontribuo
[redakti | redakti fonton]Unufoje li verkis teatraĵon Ortographia, kiu estis prezentita en 1878.