Béla Paulini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Paulini
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1881 (1881-06-20)
en Csákvár
Morto 1-an de januaro 1945 (1945-01-01) (63-jaraĝa)
en Baj
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Béla Paulini
Profesio
Okupo ĵurnalisto • libretisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Béla Paulini, laŭ hungarlingve kutima nomordo Paulini Béla estis hungara verkisto, ĵurnalisto, ilustristo, karikaturisto.

Béla Paulini [1] naskiĝis la 20-an de junio 1881 en Csákvár, li mortis la 1-an de januaro 1945 (laŭ alia informo la mortotago estas la 17-a) en Baj (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Paulini lernis en Székesfehérvár, poste en Budapeŝto. En la frua 19-a jarcento li estis karikaturisto en pluraj gazetoj. Baldaŭ li verkis fabelojn, li kolektis ilin en volumoj, samtempe li desegnis la ilustrojn. Lia ĉefverko (kune kun Zsolt Harsányi) estas la jam konata historio de Háry János, poste Zoltán Kodály komponis la muzikon. En 1931 li estis fondinto de movado pri la popolaj konvencioj (ankaŭ popolaj dancoj). Inter 1934 kaj 1944 li redaktis la movadan revuon. Li estis nomumita kabineta ĉefkonsilisto en 1943. Dum la nazia erao li plene retiriĝis, poste li sinmortis.

Li edziĝis en 1908, baldaŭ li havis filon.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Emlékirataim (1914)
  • Háry János (1926)
  • A madárkocsi (fabelaro, 1938)
  • A 10 esztendős Gyöngyösbokréta (1940)

Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Gyöngyösbokréta (1933, mallonga filmo)
  • Magyar táncok és népszokások (1939, mallonga filmo)
  • Háry János (1941, kun Zsolt Harsányi)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Baj

Fontoj[redakti | redakti fonton]