Baj (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri vilaĝo en Hungario. Por aliaj signifoj vidu la artikolon BAJ.

Baj estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Tata.

Katolika preĝejo de Baj

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

47° 38′ 58″ N 18° 21′ 41″ O / 47.64944 °N, 18.36139 °O / 47.64944; 18.36139 (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ 58″ N 18° 21′ 41″ O / 47.64944 °N, 18.36139 °O / 47.64944; 18.36139 (mapo)

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas ĉe piedo de montaro Gerecse, fine de sakovojo el Tata (Hungario). Aŭtoŝoseo M1 estas proksime, Tatabánya troviĝas 12 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko, poste keltoj alvenis. La unua skribita mencio devenis el 1369 en formo Bag. La turkoj faris senhoma la vilaĝon kune kun apuda iama vilaĝo Haláp. En la 18-a jarcento familio Esterházy venigis germanojn. En 1956 okazis salvo antaŭ la kazerno. Alvenis ministoj kaj lernantoj por peti pafilojn. La soldato rifuzis ĝin kaj pafadis al la amaso. 8 ministoj tuj mortis. Ili estis entombigitaj kun heroa ceremonio dum la revolucio, sed post la venĝo la tombo estis nuligita. Post jardekoj oni komencis esplori la okazintaĵon, sed en la hospitalo mankis folioj de tiamaj malsanulaj notoj. Post 1990 oni plantis memoran tilion.

La vilaĝo apartenas al vinoregiono "Ászár-Neszmély", kie oni produktas flavan vinon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Baj mortis verkisto Béla Paulini.