Béla Rajki
Béla Rajki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1909 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de julio 2000 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-6-59 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | sporta trejnisto naĝisto sportisto akvopilkisto |
Béla Rajki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajki Béla estis hungara naĝisto, akvopilkisto, trejnisto. Lia origina familia nomo estis Reich [rejĥ].
Béla Reich[1][2] naskiĝis la 2-an de februaro 1909 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de julio 2000 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Rajki naskiĝis el juda familio. Li estis naĝisto ekde 1925 en ĉefurba sportklubo, poste li akvopilkadis sen gravaj rezultoj. Ekde 1929 li estis trejnisto, post la 2-a mondmilito li estis gvidanto de sportklubo. Inter 1946 kaj 1973 li estis trejnisto kaj/aŭ gvidanto de la hungara akvasporta vivo, tamen kun kelkfojaj interrompoj. Lia plej konata trejnito estis Tivadar Kanizsa. Li longe estis ankaŭ en la internacia akvasporta vivo. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 1948-1999.
Liaj libroj
[redakti | redakti fonton]- A versenyúszás technikája (1955)
- Vízilabdajáték (1958)
- Úszástanítás, úszástanulás (1978)
- Korszerű vízilabdázás (kunaŭtoro, 1985)
- A vízilabda-szabályok anatómiája (1985)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (2009) [1][rompita ligilo]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (legebla pli malsupre)
- anglalingva biografio kun foto Arkivigite je 2007-04-27 per la retarkivo Wayback Machine
- anglalingva biografio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM147874;jsessionid=372559584368CCBC5091AFDDA1C9EA05 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.imdb.com/name/nm8500223/ usona filma datenaro