Cabeza la Vaca
Aspekto
| Cabeza la Vaca | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 06293 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 255 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 38° 5′ N, 6° 25′ U (mapo)38.086666666667-6.4211111111111Koordinatoj: 38° 5′ N, 6° 25′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 763 m [+] | ||
| Areo | 64 km² (6 400 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Cabeza la Vaca [kaBEza laBAka] en Esperanto "bovinkapo" estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas Cabezalavaqueños. La censita populacio en 2008 estis de 1.499 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Cabeza la Vaca estas situa en la sudokcidentaj partoj de Ekstremaduro kaj de la provinco de Badajoz, je altitudo de 759 m; je 122 km de Badajoz, provinca ĉefurbo sed nur je 110 km de Sevilo, la regiona ĉefurbo de Andaluzio. La surfaco de ties teritorio estas de 64 km².
La vilaĝo situas en la montaro de Tentudía ĉirkaŭita de anzinoj, olivarboj kaj kaŝtanarboj.
La vivo kaj arkitekturo estas miksita de tradicioj el Ekstremaduro kaj el Andaluzio, la tute najbara regiono.




