Cabezo de Alcalá

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cabezo de Alcalá estas arkeologia komplekso en la proksimeco de Azaila, vilaĝo en la komunumo de Aragono, Hispanio. La aro inkluzivas akropolon, plurajn apudajn konstruaĵojn kaj keltan nekropolon. Nuntempe, ĝi estas konsiderita kiel Havaĵo de Kultura Intereso.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la akropolo origine loĝis keltoj el la kulturo de kampoj de urnoj ĉirkaŭ la 9-a jarcento a.K.. Ili estis sur la altebenaĵa pinto de monteto apud Aguasvivas rivero, kun facila defendo kaj loko proksima al akvo. Tiu kelta urbo detruiĝis dum la Punikaj Militoj, ĉirkaŭ la 3-a jarcento a.K., kaj ĝiaj restaĵoj estas sub vizitebla nivelo.

La iberoj, probable sedetanaj, rekonstruis la urbon. Tiu posta urbo estis pli granda ol la unua, kun konservita komerca kvartalo kaj, ekster la muroj, domoj de agrikulturistoj kaj de malriĉaj klasoj. Tiuj domoj ne estas elfositaj kaj estis parte detruataj per la nuntempa agrikultura aktiveco. Tute la loĝantaroj estis ĉirkaŭ 3000 loĝantojn. La urbo romiiĝis post la Romia invado nur malrapide[1].

Per la Romiaj Civilaj Militoj la urbo detruiĝis denove, jam la lastan fojon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fichas del M.A.N., conjunto 590, números de inventario 32644 y 32645.